Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
25 octobre 2011 2 25 /10 /octobre /2011 14:28

 

Temas pri unu el la plej teruraj kataklismoj de la dudeka jarcento , kiu nokte okazis preskaŭ fine de unu jaro de la unua jardeko en unu sud-eŭropa haveno, kiu laŭmite kreita estis de la giganto Oriono kaj per kies markolo unu heroo de Homero trapasis inter du aliaj teruraj gigantoj nomitaj Karibdo kaj Scilao.
En malpli da unu minuto proksimume cent kvindek mil personoj mortis aŭ vunditaj estis dum fantasta tertremo kun falegado de multaj domegoj kaj konstruaĵoj baldaŭ sekvita de timiganta impeta marfluo.
Ĵus poste de la tertremo okazis fortega gaseksplodo kaj giganta incendio tuj invadis la restojn de la urba loĝantaro. Por ankoraŭ pligrandigi la katastrofon, la tuta ŝiparo detruita estis de la marfluo kaj malpermesis tutajn eblecojn ricevi helpon el la maro tiam, kiam la teraj komunikaj vojoj kaj lineoj ne iĝitaj estis uzeblaj. Nur estis post du tagoj, kiam la tragika novaĵo atingis la reston de la mondo kaj rapide el la tutaj partoj alvenis ĉiatipaj helpoj dum la unua tutmonda humanisma operacio.

Messine-seisme--port-.jpg

Pluraj militaj flotoj unue intervenis kaj la helpantoj ĉeestis tragikajn kaj neelteneblajn scenojn de vundaj, duonpremitaj, agoniantaj malfeliĉuloj tiam, kiam ekaperis en tutaj urbaj partoj predaĵoj kaj ŝtelaĵoj ĉar la tertremo ankaŭ detruis la prizonojn kaj grupoj da homaĉoj invadis la rubojn por ŝteli, mortigi, predi.. tiel, ke la registaro devis aplikigi la militan leĝon kaj pafekzekuti enloke la kadavrosenigantojn.
Tiom granda estis la ruiniĝo, ke la ideo forlasi la detruitan urbon studita astis sed dank’al la tutmonda financa helpo la urba rekonstruado ebla astis sed daŭrigis dudek kvin jaroj !
Dank’al la antaŭgardado de la sismografaj registroj la kondiĉoj de la ekveturado de tiu seismo perfekte konitaj astis kaj generis multajn studadojn en la domajno de la sismografio cele de antaŭvidi aliajn novajn katatrosfojn.
Antaŭa kataklismo jam defektinta astis tiun malfeliĉan urbon fine de la dek oka jarcento.


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens