Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
14 septembre 2011 3 14 /09 /septembre /2011 09:18

 

Belga inventisto mi estas, filo de ŝuriparisto, kiu naskiĝis ĉirkaŭ la mezo de la dek naŭa jarcento en la urbo de Gento. Ĝenerale naturdotita por la sciencoj kaj por la ekonomio, mi obtenis mian sciencan doktorecon en la universitato de mia nastiĝloko. Lerniginte kelkajn jarojn en mia propra lando, mi fiksiĝis en Usono post mia edziĝo kaj fine de la dek naŭa jarcento proponis al merkato unu revolucian fotografan paperon, kiu povis disvolviĝi en artefarita lumo kaj kiu renkontris gravan kaj tujan sukceson. Dum la lasta jaro de la dek naŭa jarcento mi vendis la breveton de tiu fotografa papero al la societo Eastman-Kodako por unu tiuepoke fabela monsumo de unu miliono dolaroj.

Baekeland-Leo-1916.jpg
 
Dank’al tia riĉeco eble estis por mi financi aliajn serĉadojn, kiuj rezultatigis perfektigi mian ĉefan serĉadon en 1907 kaj al kiu mi donis mian nomon kaj kiu estis ŝanĝonta la ellaboradon de multaj industraj produktaĵoj. Baptita bakelito kaj dotita de multaj fizikaj kvalitoj, tiu nova materio estis enirigonta la modernan mondon en la eraon de la plastaj produktaĵoj.

Baekeland-produits-divers-bakelite.jpg
 
Mi mortis fine de la dua tutmonda milito en urbeto de la ŝtato de Nova-Jorko, kies nomo signifas “lumsignalo” (angle : “beacon”) sed kiu ne devas konzufati kun la ĉefa nutraĵo de la fama angla
matenmanĝado. Rezultaĵo de la kemia reakcio inter formolo kaj formaldehido, temas pri termohardiĝanta materio, rigida, nepeza, bonega por elektra izolado kaj bone taŭga por grandserie produktado de multaj produktaĵoj ekde bilardoboloj ĝis elektraj konektingoj pasante al pototeniloj kaj bremsodiskoj !
Multaj malnovaj objektoj, kiuj antaŭe estis faritaj de bakelito nun iĝis kolektak objektoj.

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Marie CHESNELLE 20/09/2011 23:12



Leo Baekeland evidente!



Pauledouard 21/09/2011 08:42



Mi demandis, ĉu almenaŭ unu el miaj belgaj geamikoj estus respondanta al mia kvizo !


Feliĉe vi respondis kara Maria !


Via respondo evidente estas korekta !


Plejkore



Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens