Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
31 août 2011 3 31 /08 /août /2011 17:59

 

Tio estis historia evento subforme de telegrafa sendaĵo, kiu ne unike generis nacian katastrofon sed ankaŭ la faladon de unu politika reĝimo, kiu volis sin kiel la reproduktado de unu imperio si mem iĝita kiel mito okule de multe da nostalgiuloj de la franca milita grandeco komence de la dek naŭa jarcento.
Ekfunkciigita de mallerta diplomatia klopodo pri la kandidateco de germana princo al la reĝado de Hispanujo ĉe unu germana Ŝtatestro, ĝi finatingis al negativa respondo, kiu sendita estis per la laŭepoke moderna rimedo de telegrafo sed kiu intertempe memvole transformita estis en vundantajn vortojn de fama germana politika moŝtulo, kiu lasis en la Historio la memoron de unu brutala kaj cinika direktanto pri siaj uzitaj rimedoj kontraŭ siaj malamikoj por imponi sian forton.
La vundantaj terminoj uzitaj en tiu telegrafa sendaĵo, amplifikitaj de tradukeraro per la gazetagentejo de Berlino, trafis fari “sur la gaŭla taŭro la efekton de la ruĝa flago” laŭ la germana esprimo : Eindruck rothen Tuches auf den gallischen Stier machen”.


Elms Dépêche Bismarck

 

 

 Fakte ili ne mankis konsideritaj esti kiel ofendo kaj tio elfunkciigis la koleron de la ĵurnaloj, inflamigis la publikan opinion, kiu sekve puŝis la registaron elfunkciigi la armean mobilizadon kaj poste deklari la militon nur post unu monato tiam, kiam preta ne estis la lando male de sia potenca kontraŭa ŝtato.

La germana Stabo efektive pretigis sian armeon ekde pluraj jaroj cele de neevitebla konflikto kontraŭ Francujo pro la serĉadita supereco en Eŭropo. La fervoja reto apud Rejno estis modernigita kaj ŝtofita cele de rapida mibilizado de la tropoj kaj tiu armeo posedis gravan superecon rilate al la franca armeo notinde per sia peza artilerio,,kiu estis iĝonta decisiva faktoro dum la proksima militkampajno.

La kontraŭstaranta ŝtato tiel retroviĝis en tia situacio, kian li dezirinta estis : tia de agresita lando kaj tio permesis al ĝi kolekti la aliajn germanajn ŝtatojn kaj post la milita venko unuecigi multajn germanajn ŝtatojn en tio, kio estis iĝonta la unua germana imperio, kies imperiisto iĝis la prusa reĝo.

 Malgraŭ la heroismo (laŭ la kutime oficiala parolado kaze de milita katastrofo) de la miskomanditaj kaj mispreparitaj tropoj la malvenkego totala estis kaj la malamiko baldaŭ povis aneksi eastajn provincojn kaj festi sian venkon en la fama loko de la “Galerio de la speguloj” de la Versajka kastelo kaj tio kreis en la tuta franca lando unu frustracion, kiu parte generos la unuan tutmondan militon ĉirkaŭ kvardek jaroj poste. 

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens