Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
18 août 2011 4 18 /08 /août /2011 17:57

 

Tiu grava historia evento okazis kristnaskan tagon (decide favora tago estas por la historiaj eventoj !) fine de la dekkvina jarcento en nia erao. laŭlegende (aŭ pli ekzakte laŭ la edifanda rakonto, kiun faris el ĝi fama episkopo, kiu nomita sanktulo plitarde estis) tiu evento korespondis al la promeso farita de franka militĉefo, juna kaj brila militestro, kiu gravage pligrandigis la etan reĝlandon ricevita de sia patro. unutage do troviĝis tiu juna militestro en forte malbona pozicio dum unu fama batalo, kiu lasis sian nomon al unu strao, unu ponto kaj eĉ ankaŭ al unu universitato en Parizo kaj estus tiom humile petinta la helpon de la Dio de sia edzino, la princino Klotilda, promesante brakumi lka novan religion kaj respektigi ĝiajn regulojn en la regado de sia reĝlando. Sendube la forto de lia preĝajo superis la furiozecon de la batalo ĉar ĝi estis aŭdita de la Dio de Klotilda kaj baldaŭ la kontraŭstaranta reĝo sagofrapita kaj mortita estis kaj tio okazis la forkuradon de siaj soldatoj kaj do fine la kompletan venkon de la juna franka ĉefo.


Bapteme.Clovis-baptistere-Ravenne.JPG
Cele de tute plenumi tian tiom belan rakonton prit iu ne malmli rimarkinda afero, neeble estas deturni ian eventualan politan kalkulon el la menso de nia juna militestro, kiu antaŭe bondeziris aligi al si jam konvertitajn popolojn. Efektive venkinta li kelktempe antaŭe estis la lastan romanan generalon, kiu regadis reziduan gallo-romanan reĝlandon kaj lia konverto estus plifaciliginta la aligon al si de la tuta popolo de tiu jam detruita reĝlando.
Krom tio, ligita estas unu fama anekdoto al ala partigo de la venka predo montrante la kolereman kaj venĝeman karakteron de la heroo de tiu rakonto.
Aliaparte la sekva konverto de lia barbara popolo kaj ĉefe de liaj soldatoj estis tute ŝanĝonta la kondiciojn de lia triba regado ĉar ekde elktita militestro por la milittempo li jam iĝis daŭra monarko ricevante sian legitimecon el la manoj de Dio kaj plie iĝante la delegiton de la katolika Eklezio ! Reale estas tio, kion oni povas montri kiel unu venka trafo ĉar baldaŭ rekonita li estis kiel legitima reĝo de Gaŭlujoj per la orient-romana imperiisto en Bizanco.

Multe de historiistoj do konsideras hodiaŭ tiun historian eventon kiel la fondintan agon de la franca reĝeco.



Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens