Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
30 décembre 2012 7 30 /12 /décembre /2012 11:35

 

Mi estis en la antikvaj tempoj fama greka reĝo sed ankaŭ tumulta milita generalo, ĉiam preta je batali ene aŭ ekstere de mia naska lando.
Deveninta de la duondia Aĉilo, kiel mi postulis, ankaŭ estis unu el la multaj nevoj de la granda Aleksandro kaj unu el la plej timegaj malamikoj de la romanoj.


kvizo-33.1.JPG

 

Post la mortigo de mia patro, forĵetita de siaj regatoj, hejmakceptita mi estis de najbara reĝo, kiu iom plitarde restarigis min en mian reĝan staton sed denove elpelita estis el mia reĝlando per la sama kuzo, kiu jam estis elpelinta mian propran patron.
Poste mi partoprenis la faman batalon de Ipsoso, jam rimarkita kiel plenvalora militestro.
Elkondukita en Egipto mi edzigis reĝan filinon kaj povis retrovi mian grekan reĝlandon dank’al la milit-kaj-monhelpo de Ptolemeo, eksgeneralo kaj unu el la heredintoj de la imperio de Aleksandro kaj tiuepoke Satrapo de Egipto.
Komence de la tria jarcento A.J.K. (Antaŭ Jesuo Kristo) alvokita al la milita helpo de urbo de la “Granda Grekio” minacita de la romanoj, mi decidis interagi, kuraĝigita de la Oraklo de Delfo akj kun la espero konkeri novajn landojn en Italujo.

 

kvizo-33.6.jpg

 

Unuafoje venkinto mi estis de la romanaj legioj dank’al mia kavalerio kaj ĉefe miaj elefantoj, kiuj terorizis la romanojn. Sekve de tiu venko pluraj italaj triboj kaj ankaŭ pluraj urboj juntiĝis al mi kaj mi tiam proponis pacakordon, kiun rifuzis Romo.
Duafoje venkinto mi estis de la romanaj tropoj sed tiu tiom vivokosta estis, ke ĝi dirigis al mi la sekvan esprimon : “Alia venko kiel tiu ĉi kontraŭ romanoj kaj perditaj ni estas !”, kiu estis fariĝonta fama tutmondkonita esprimo.
Tiu dua venko malkuraĝigis min militmarŝi al Romo kaj mi decidis kampi en Kampanio.

 

kvizo-33.7.png

 

Sekvantjare alvokita mi estis de grekaj urboj en Sicilio cele de forpeli la kartaganojn. Mi do elŝipigis mian armeon kaj reĝo proklamita estis post depreninte la plej potencan kartagan fortreson sed baldaŭ iĝinte tre malpopulara ĉe la grekaj urboj de Sicilio pro tro pezaj impostoj kaj trouzadoj de mia milita okupado mi decidis forlasi tiun landon kaj reveni en la sudan Italujon, kie tiufoje duonvenkita mi estis de la tropaj romanoj kaj finfine mi definite forlasis Italujon por retrovi mian grekan reĝlandon kaj koni novajn militajn aventurojn.
Mi baldaŭ batalis kontraŭ alia rivala greka reĝo kaj konkeris la tronon de Macedonio antaŭ mastrumi nesukcesan militkampajnon kontraŭ la urbo de Sparto.

 

kvizo-33.3.jpg

 

Mi ankoraŭ intervenis en novan konflikton pri la urbo de Argoso, tamen la lasta okazis ĉar murdita estis dum la batalo ene de la urbo, surkape ricevinte tegolon, lanĉita de maljuna loĝantino.
Tialaniere estas, ke tiomfoje batalinte kontraŭ armeoj kaj multfoje venkinte miajn malamikojn, mi fine mortis per la mano de maljuna virino !
Kvankam rigardita kiel ordonema, ofte senkompata kaj ĉiam malsaĝema direktanto, konsiderita mi estis de miaj  samtempuloj kiel unu el la plej grandaj militestroj de la antikveco kaj laŭdire Hanibalo ordometis min tuj malantaŭ la granda Aleksandro.

 


Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens