Konstruita mi estas en rimarkinda franca loko, en okcitana lando, al sud-uesto de la Centrala Masivo, plenkore de
vulkanaj reliefoj.
Ankaŭ mi estas la ĉefa urbo de franca departemento kaj grava, komerca, administra, kultura, regiona vojkruciĝo.
Oni nomas min la domaro de la virgulino kaj mi estas unu el la startpintoj por la pilgrimo de Sankta Jako de Kompostelo per la fama vojo nomita “via podiensis”.
Ĉiujare gastigante okcent mil pilgrimuloj kaj turistoj al miaj vizitistoj mi oferas aŭtentikan urban centron kaj
rimarkindajn rokajn sitiojn.
Mia urba blazono prezentas argentan aglon kun disvolvitaj flugiloj sur blua fondo, punktadita de oraj lejfloroj.
Mia katedralo kun sia escepta arkitektura tutaĵo enskribita estas al la tutmonda patrimonio de la UNESCO kaj mi krome posedas ĝardenojn kaj muzeojn, kiuj faris mian famon de granda kultura
urbo.
Unue loĝejo de kelta tribo, mi poste iĝis enplantada loko de romana kolonio kja ricevis el ĝi la nomon de
“Podium”.
Mez-Aĝe loko de pilgrimo mi iĝis memore de multaj mirakloj kaj aperadoj de la Virgulino Maria kaj jam amasiĝa loko por la pilgrimo al Sankta Jako de Kompostelo,,kiu estis komencita en 950 per la
loka episkopo.
Hodiaŭ ankoraŭ mi posedas multe da spuroj de longa kaj malnova religia tradicio.
Ankaŭ mi estas malnova bastiono de la okcitaneco kaj mia loka parolado trovas sian devenon en la vulgara latino, kiu
estis praktikita en la sudo de Francujo, kiel ĝin montras tiu sekva teksto el la dek kvina jarcento :
« in hac provincia occitana que jure scripto sub ejus imperio regit et quam ab origine per me cum per genitores meos. Ego Johannes Berberi vallaviens que
oriundus ex oppido ysingachii ..."
« En tiu okcitana provinco, estrita de skribita juro, el kiu devenulo mi estas tiom per mi mem kiom per miaj gepatroj, mi Johano Berberi, velavo, eltiras
mian naskigxon el la urbo de Isinĵo” - 1478
El la famaj loĝantoj de mia urbo oni trovas la trubadoron “Cardenal”, unu el la plej famaj mez-aĝaj poetistoj, la skulptiston Crozatier kaj ankaŭ la markizon de Lafayette.