Devenas mia nomo de malnova legendo, kiu datiĝas je la periodo de la kristanaj kruĉkampanoj en Sankta Tero. Fakte la militaj kruĉituloj imagis kaj kreis, ke
la miraĝoj estis fare de mi, atribuante al mi parencaron kun la fama reĝo Arturo, kiu laŭdiraĉe estus mia duonfrato aŭ ankoraŭ ian lernanto-mastran rilaton kun la ankaŭ famega ensorĉigulo Merlino
post mia naskiĝo en Armoriko, fama bonkonita regiono por siaj keltaj legendoj.
Laŭlegende mi ankaŭ havis tiuepoke povon levigi la marondojn kaj la ventojn cele de konstrui palacojn (en kiuj mi nature vivkutimis) en la ĉieloj kaj konsekvence oni donis mian nomon al unu el la
plej mirigaj fenomenoj, ligitaj al la supermetado de aeraj tavoloj kun diversaj temperaturoj senmiksiĝante unu la alian, kiuj notinde ekaperis mezmare kaj ĉefe proksimume insulojn ĉar la ŝtonoj
ŝanĝas je temperaturo pli rapide ol maro.
La rezulto de tia fenomeno povas esti ŝajnemajn kristalajn palacojn aŭ vastegajn klifojn aŭ ankoraŭ rimarkindajn templojn sendube dediĉitaj al ia magia aŭ esotera malpermesita kulto al sorĉaĵaj fortoj , kiuj tiom forte impresis niajn kredemajn praŭlojn, kiuj facile vidis la naturajn fenomenojn kiel magiajn sorĉajojn de malignaj kreitaĵoj nature rilatantaj kun la diablo ! Aliakaze la rezulto povas esti la vizio de marŝipo, kiu flosi ŝajnas supre la maro.
La legendo, kiu do koncernas min, viglanta plurjarcente estis notinde en la eŭropaj landoj sed la koresponda miraĝa fenomeno povas ekaperi en multaj lokoj, kiel en la balta maro en la fino de
printempo, en la markolo de Mesino inter Italujo kaj Sicilio kaj mem en Japanujo aŭ en polusaj regionoj laŭ taŭgaj atmosferaj kondiĉoj.
La moderna scienco nature povas facile ekspliki tiajn optikajn fenomenojn per la ŝanĝemaj ludadoj de la lumaj radioj tra la diversaj aertavoloj.
Ĉiel kun mia sulfura reputacio trompi la navigantojn kaj mem gvidi ilin ĝis ilia morto, ĉeestanta mi estas en multaj lingvoj kaj mem nia internacia lingvo adoptis min sen nenion ŝanĝi al mia
itala nomo.
Ĉu vi trovis mian nomon ?