El pinto de mia impona ŝtonego, mi superas mian ĉean urbon, kontrolas la altan valon de l’ariega rivero, observadas la malaltan landon kaj protektas min malantaŭ
miaj nepreneblaj ĉirkaŭmuregoj.
Multzorge elektita estis mia situo ĉar starigita dum epoko de granda missekureco, de forta rabisteco, de gravaj teritoriaj kvereloj kaj plie tiam kontroldevanta la trairon de la pireneaj
montegoj cele de bloki eblajn invadojn el sudo. Mezepoke la famecon de neprenebleco mi havis, kiel diris loka tiueopka kanto “Tiom forta kastelo estas, ke ĝi defendiĝas per si mem !”
La ĉeestantaj grotoj sube de mia ŝtonego jam okupitaj estis dum la prahistorio kaj unua fortreso starigita estis dum la merovingiana epoko sed finofarforme konstruita mi estis dum la dek unua
jarcento.
La lulito mi estis de fama grafa familio, kiu plitarde regos en la vicgrafeco de Bearno antaŭ regi la francan reĝlandon per fama kaj bona reĝo
nomita Henriko la kvara.
Dum la dek tria kaj la dek kvara jarcentoj oponiĝis miaj grafoj al la nordfrancaj tropeoj dum la fama kruĉkampajno kontraŭ la katara herezo,
protektante la lokajn popolojn el ĉiaj persekutadoj kaj perfortoj kaj dum tiu tuta epoko neniam deprenita mi estis.
Al miaj du originaj kvadrataj turoj aldonita estis unu ronforma tria dum la dek kvina jarcento, plivole konceptita kiel agrabla loĝloko kun teretaĝa
pordo, grandaj fenestroj, kamenoj kaj fumellasejoj, volbaj plafonoj aŭ ankoraŭ necesejoj, kiuj tiuepoke reala lukso estis .
La longa kaj multkosta konstruaĵo de tia rondforma turo ekita estis sub la reĝeco de unu el miaj plej famaj kaj potencaj grafoj, lerta militisto sed
ankaŭ fajna beletristo, kiu uzis la elaĉetmonon de siaj multaj noblaj kontraŭuloj post ilin venkinte okaze de luktado por la heredaĵo de Bearno kaj kiu multplitarde donis sian nomon al unu el la
romanaj personoj de Viktoro Hugo.
Komence de la dek sepa jarcento franca proprietaĵo mi iĝis okaze de la aneksado de la pireneaj teritorioj per la jam citita ĉi-sube reĝo Henriko la
kvara.
Dum la sekvantaj jarcentoj la centra oficejo de la regiona guberniestro mi estis kaj iĝis departamenta muzeo en 1950.