Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
5 juillet 2012 4 05 /07 /juillet /2012 17:14

 

 

Unu el la plej gravaj svisaj urboj starigita fine de la dek dua jarcento mi estis de loka duko, kie laŭlegende li mortigis urson, kies nomo inspiris mian nomigon. Fakte kreita mi estis en loko kiel duoninsulo cirkaŭita de meandro de la rivero, kiu ĉiam banas min sed unuatempe mi estis sendube kelta loko epoke de la romanoj.

 

kvizo-28.1.png

 

Lokita en la svisa altebenaĵo iom norte de Alpoj mi proksime posedas du montegojn cirkaŭ unu mil metrojn altajn kaj ankaŭ varian reliefon.
Mi nur aliĝis fine de la dek kvara jarcento al la svisa konfederacio kaj baldaŭ iĝis unu el la plej gravaj membroj pro mia plejbona situacio pri komercaj vojoj.
Tute detruita de incendio en la unuaj jaroj de la dek kvina jarcento rekonstruita mi estis de lokaj sedimentaj ŝtonoj nomitaj “molasoj”, kiuj grandparte donis al mi mian nunan fizionomion.
Fine de la dek naŭa jarcento okazis ene de miaj muroj granda internacia konferenco, kiu starigis internacian akordon pri la aŭtoraj rajtoj, kiu ricevis la nomon de “Konvencio de …”
Pluraj socialistaj internaciaj kongresoj ankaŭ okazis ene de mia muroj notinde dum la unua tutmondmilito kaj unu el la plej konitaj aktoroj de socia revolucio enterita estis en unu el miaj enterigejoj.
Enskribita al la tutmonda kultura patrimonio mi estas dank’al miaj multaj arkitekturaj mezepokaj riĉecoj, kiuj sendomaĝe trairis la jarcentojn.

 

kvizo-28.4-copie-1.jpgkvizo-28.2-copie-1.jpg

 

 

Mia breveta oficejo dungis komence de la dudeka jarcento unu el la plej famaj modernaj scienculoj, kiu tiuepoke vane serĉis universitatan postenon kaj kiu dank’al sia nova dungado povis korekte vivi, nutri sian familion kaj daŭrigi siajn sciencaj serĉadoj antaŭ definite revolucii la modernan Fizikon per siaj novigaj teorioj notinde pri tempo kaj spaco, tiam kreinte la novan nocion de “spaco-tempo”.
Mia bela kaj pitoreska maljuna urbo elektita estis de John Le Carré, aŭtoro de spionaĵaj rakontoj kiel grava aga loko de lia fama romano nomita “La homoj de Smiley”.
Pro mia situacio mi apartenas al la svisa german-lingva spaco.

 



Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

caro 06/07/2012 23:17


Komence mi tradukas vian tekston; poste mi serĉas en la reto ĉar trovi la solvojn plaĉas multe al mi : viaj kvizoj estas similaj al policaj enketoj .


Mi ne scias ĉion pri ĉio, sed la kvizoj lernigas multe da sciadoj al mi.


Do dankegon pri via laboro.

Pauledouard 06/07/2012 10:10


Kiel faras vi sciante ĉion pri ĉio ?  


K4

caro 05/07/2012 19:42


La duko estis "Bertold V de Zärhingen"; la du montegoj estas la "Gurten" kaj la "Bantiger"; la incendio okazis en 1405.


K4

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens