Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
14 juin 2012 4 14 /06 /juin /2012 13:26

 

Gravega franca historiisto mi estis, naskiĝita tutkomence de la dudeka jarcento en malgranda vilaĝeto el la ebenaĵoj de Ĉampagno, en kiu mi vivis parton de mia juneco ĉe adorita avino, kiu helpis min malkovri la cirkaŭan naturon, la florojn, la arbolojn, la odorojn...kio faris el mi historiiston de kampa fonto.
Post duagrada lernado en pariza liceo, mi sekvis en Sorbono kompletan historian lernadaron ĝis agregatigo kaj komencis profesoran karieron en Alĝerio pli precize en Konstantino kaj baldaŭ en Alĝero, kie vivis unu dekon de jaroj, nur interumpita de milita dujara restado en Rejnlando, kie mi malkovris kaj ŝatis Germanujon.

 

kvizo-30.1.jpg

 

La ĉiam subokulvidado de la Mediteraneo havis grandan rolon en mia vidmaniero de la Historio, en kiu la Mediteraneo devis trovi grandan lokon.
Post alia profesora restado en suda Ameriko mi revenis Francujon, kiam komencis la dua tutmonda milito, kiun mi faris sur la germana landlimo kun malĝoja rezultado de kvinjara militprizono en Lubeko. Tia aventuro estis okazo frekventi aliajn militajn kaptitojn de multaj naciecoj sed ĉefe skribi mian grandan verkon pri la historio de la Mediteraneo, dank’al kiu mi konsciprenis pri la “longa tempo” de la Historio, fore de ĉiutagaj eventoj aŭ pasioj kaj personaj mizeroj aŭ malfeliĉoj.
Tiel naskiĝis la nova paradigmo de la moderna historio, kiu disvolvata estos per la “lernejo de la Analoj”, kies ĉefestro mi estos dum multaj jaroj kaj kiu profunde ŝanĝis la manieron koncepti kaj priskribi la Historion, kiu ĝis tiam vidita kaj priskribita tra la kronologia sekvado de gravaj eventoj (bataloj, reĝaj kronadoj, pactraktatoj, invadoj, ktp ...) senzorgante grandajn orientiĝojn dum pluraj homgeneracioj kaj kelkfoje dum jarcentoj en diversaj domajnoj (sociaj kaj religiaj evoluoj, konsumantprezoj, naskiĝokvantoj, ekonomiaj fluoj, ktp....), kiuj necesis la intervenon de variaj ekspertuloj kaj ankaŭ la precizan kaj kompletan serĉadon de adekvataj informoj.

 

kvizo-30.2.jpg

 

Aparte de mia granda verko pri la Mediteraneo, interna maro de Eŭropo, mi interesiĝis al multaj historiaj temoj, kiel notinde la “identeco de Francujo” en pluraj volumoj, verko malfeliĉe interumpita de mia morto, “Loĝejo kaj ŝanĝmono”, “Gramatiko de la civilizacioj”, “Ambicioj de la Historio” aŭ ankoraŭ la fama “Dinamiko de la kapitalismo”, referenca verko de ĉiuj modernaj ekonomiistoj.


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens