Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
28 mai 2012 1 28 /05 /mai /2012 12:41

 

Fama sciencisto mi estas, kiu naskiĝis en Moskvo en juda nobela familio iomtempe antaŭ la bolŝevika revolucio el patro kemia inĝeniero kaj el patrino pianartistino. Ne reale amema de la nova socia rusa sistemo, la familio foriris Rusion en 1921 kaj enloĝiĝis en Belgion en 1929. Konsekvence mi ricevis la belgan naciecon, kiam mi estis dudek jarojn aĝa.
Post sciencaj lernadoj de kemio en la libera universitato de Bruselo, mi iĝis profesoro kaj baldaŭ direktoro de la internacia Solvay Instituto de Bruselo antaŭ daŭrigi instruistan karieron en Usono kaj notinde al la Fermi instituto de la universitato de Ĉikago kaj al la universitato de Aŭstino en Teksaso, kie mi ko-starigis la Centron por la kvantumaj kompleksaj sistemoj. Returninte Belgion mi iĝis direktoro de la Centro por statistikaj mekaniko kaj termodinamiko.

 

kvizo-28.1-copie-2.jpg

 

Mia ĉefa kontribucio al la sciencoj koncernas la komprenemon de la neinverseblaj procezoj ene de la foraj-ekvilibro sistemoj notinde ene de la kemiaj kaj biologiaj sistemoj. Mi fakte disvolvigis la koncepton de “disipativaj strukturoj” cele de priskribi la koheraj spac-tempaj strukturoj, kiuj formiĝas en la malfermaj sistemoj en kiuj energia kaj materia interŝanĝo okazas inter sistemo kaj ĝia cirkaŭaĵo.
Pro miaj kontribucioj al la termodinamiko fore de ekvilibro mi ricevis la Nobelan kemian Premion en 1977. Tra miaj sciencaj laboroj mi montris la evidentecon de la “tempa sago” kaj de la neinverseblecon, kiel fundamentaj proprecoj de la biologiaj sistemoj, kiuj enhavas neinverseblajn forte organizitajn strukturojn. Sammaniere kiel la veteraj sistemoj, la vivaj organismoj estas nestabilaj sistemoj, kiuj ekzistas fore de termodinamika ekvilibro kaj tia nestabileco rezistas al la kutima determinisma eksplikado. Pro iliaj sentokapabloj al la inicialaj kondiĉoj la nestabilaj sistemoj nur povas statistike eksplikitaj, tio estas en terminoj de probableco.

 

kvizo-28.3.gifkvizo-28.2.jpg

 

Unu el miaj plej konitaj publikaĵoj koncernas la regulojn de la Kaoso, kiuj postulas, ke du sistemaj trajektorioj kun la plej malgranda iniciala diferenco eksponenciale diverĝas kun la tempo.

Ĉi-supre estas unu ekzemplo de kompleksa sistemo (kolizio de tri malmolaj korpoj subforme de bilardaj globoj)por kiu la uzo de la inicialaj kondiĉoj de la sistemo ne permesas precize koni la sistemajn kondiĉojn malantaŭe.



Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens