Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
13 mai 2012 7 13 /05 /mai /2012 08:03

 

Ĉarma mezgranda svisa urbo kun multe da historiaj lokoj kaj monumentoj, mi ricevis la nomon de unu irlanda monaĥo, kiu forlasis sian landon kun grupo de aliaj monaĥoj dum la sepa jarcento por evangelizi la barbarajn landojn ĉe la riverego Rejno.


kvizo-27.3-copie-1.jpgkvizo-27.5-copie-2.jpg

 

Ekde la naŭa jarcento ekaperis legendaj rakontoj pri tiu sanktiĝita monaĥo, kies unu el la plej famaj agoj estis forpeli la demonon, kiu antaŭe konkeris princinon, kiu estis la fianĉino de franka reĝo. Tiu-ĉi rekompense donacis al futuro sanktulo grandan terenon por starigi abatejon.
Aliaj fantastaj fabeloj pri tiu sanktulo rakontas, ke li obeigis unu urson, kiu regule alportis lignon por nutri la fajron de la monaĥoj en la arbaro aŭ, ke li faris pacan pakton kun furioza urso, kiu terorizis la tutan landon, donante al tiu besto spicopanon, tiel sendolorigante ĝian malsaton.
Nun kantona ĉefloko en la orienta Svisujo, lokita mi estas en linda vallo ĉirkaŭita de altaj montetoj kaj kromnomita mi estas “la urbo kun unu milo de ŝtupoj”.


kvizo-27.8.JPGkvizo-27.12.jpg

 

Mia loka lingvo estas svisgermana dialekto.
Ekonomia centro mi estas, kiu devas sian prosperon al forta teksa industrio, kiu datiĝas je la Mez-Epoko kaj instaliĝis ene de miaj muroj dum la dek kvina jarcento. Ekde tiu tempo famaj estas miaj fajnaj tukoj kaj mia punto.
Pioniro por la mekanikigado de mia industrio mi antaŭgardi povis miajn ekonomiajn atutojn dank’al la kreskiĝo de la produktado de performancaj maŝiniloj, kies reputacio baldaŭ disvolviĝis tra la mondo.
Faman Universitaton mi posedas, kiu proponas lernadojn en ekonomiaj, sociaj kaj juraj sciencoj kaj kiu estas unu el la plej prestiĝaj tra la germanparolantaj landoj.
Mia monaĥejo unu el la plej gravaj el Eŭropo estis dum pluraj jarcentoj. Perfekta ekzemplo ĝi estas de karolinga moneĥejo kunigante katedralon kaj bibliotekon en unu nuran arkitekturan tutaĵon. Estas la biblioteko vera kultura juvelo kun siaj barokaj monumentoj kaj la multaj mez-epokaj  manuskriptoj, kiujn ĝi enhavas. Pro tiaj proprecoj inskribita ĝi estis en la tutmonda patrimonio de la UNESCO.


kvizo-27.4-copie-2.jpgkvizo-27.6-copie-1.jpg

 

Aliĝita ekde la dek sesa jarcento al la svisa konfederacio, tamen nur estis dum la dek naŭa jarcento, ke la kantono, kies ĉefloko mi nun estas, reale kaj politike eniris en la  kantonan konfederacion.

 


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens