Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
15 juillet 2011 5 15 /07 /juillet /2011 10:06

 

Mi ĉi-sube proponas al la scivolemaj gesamideanoj la trian kvizon de tiu serio :

 

Fourier-Joseph-1.jpg

Priskribo de tiu scienculo :

 Franca matematikisto kaj fizikisto mi estis, konita pro miaj laboroj pri la malkomponiĝo de matematikaj funkcioj kaj iliaj aplikaĵoj por la disvastigo de la varmeco.

 Naskiĝita unu jardeko antaŭ la franca Revolucio el patro laboristo-tajloristo, orfo de gepatroj mi iĝis dek jarojn aĝa kaj hejmakceptita de orgenisto, kiu farigis al mi bonajn lernadojn en kiuj mi ne malfruis brili obtenante ĉiujn unuajn premiojn en sciencaj fakoj.

Tiom brila mi estis, ke profesoro mi iĝis nur dek ses jarojn aĝa kaj tiam mi ekis miajn personajn sciencajn serĉadojn.
Dudek ses jarojn aĝa mi eniris en la Superan Normalan Lernejon, kien mi havis kiel lernestroj Lagrange, Monge kaj Laplace al kiu-lasta mi postvenis al la katedro de la Politeknika Lernejo.
Partopreninte la francan Revolucion mi akompanis la egiptan bonapartan ekspedicion kaj baldaŭ mi iĝis sekretario de la egipta Instituto.
Nomita mi estis per la imperiisto Napoleono prefekto de la izera regiono komence de la dek naŭa jarcento kaj estis en Grenoblo, kiam mi kondukis miajn eksperimentojn pri la disvastigo de la varmeco, kiuj permitis al mi modeligi la temperaturan evoluadon tra trigonometriaj serioj.
Tiuj laboroj de matematika modeligado kontribuis al la fundamentoj de la Termodinamiko, tiel malfermante la vojon al la Teorio de la Serioj kaj de la Transformaĵoj, kiuj portas mian nomon kaj estas la bazaj iloj de la Harmonika Analizo. Tiaj matematikaj iloj ĉiam konas multegajn aplikaĵojn same kiel la sonoran sintezon aŭ la bildoprilaborilon.
Dum la reĝa Resurtronigo mi iĝis membro de la Akademio de Sciencoj kaj poste membro de la franca Akademio.
Mi publikigis en 1822 mian “Analitikan teorion de la varmeco”
Unu el la unuaj mi estis proponante teorion pri la “vitrodoma efekto”, kiu estas bazo de la hodiaŭa klimatologio.
Entombita mi estis en la tombejo de la “Père Lachaise” ĉe la tombo de mia granda amiko Ĉampoliono.
Kiel multe da aliaj francaj sciencistoj, enskribita mi estis sur unu el la kvar flankoj de la Turo Eijfelo.

 


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Marie CHESNELLE 28/07/2011 22:50



Oni parolas pri Joseph Fourier...



Pauledouard 29/07/2011 08:40



Perfektan respondon vi faris, kara legantino !


Kiel vi rekonis tiun faman matematikiston ?


Mi animas grupon nomita KG (Karaj Gesamideanoj) de cirkaŭ tridek personoj por amikaj interŝanĝoj kiel kvizoj, ŝercoj, diversaj informaĵoj.


Ĉu vi interesita estus partopreni ĝin ?


Korajn salutojn



Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens