Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
11 mars 2012 7 11 /03 /mars /2012 15:22

 

Fama privata rezidhotelo mi estas en la centro de Parizo, kies konstruado kaj historio konis nekomunajn okazaĵojn, kiuj ĉi-sube rezumitaj estas :
Tuto komencis meze de la dek sepa jarcento, kiam la reĝo Ludoviko XIV decidis renovigi la vojon, kiu gvidis ekde Parizo al sia palato de Versajlo, tiam fakte kreante novan noblan cirkaŭurbon, kiu tuj allogis la grandajn princajn familiojn, kiuj devis manifestiĝi kaj ĉeesti en Versajlo, ĉe la reĝo-suno.

Hotel-Matignon.jpg
Tiel estis, ke granda franca princo aĉetis grandegan terenon laŭ la fama vojo al Versajlo, cele de krei ornamhotelon meze de pejzaĝa parkego sed li ne povis sinŝarĝi per la neantaŭviditaj kostoj de la tuta konstruaĵo kaj devis revendi la proprietaĵon en 1725 al alia pli riĉeca princo ol li. Poste tiu proprietaĵo heredita estis de la princo de Monako kaj tio la kaŭzo estas, ke la proprietaĵo ĉiam ĉeestas en la honoraj titoloj de la familio de Monako.
Hotel-Matignon-cour-interieure.jpg
Ankoraŭ poste tiu ornamhotelo reaĉetita estis en 1802 de unu profesia dancistino kaj renovigita post la revolucia perido de skota bankisto, provizora amanto de la dancistino, kiu estis fama korteganino kun multaj galantaj kaj eŭropaj aventuroj. Ekde 1808 la hotelo apartenis por kelkaj jaroj al la princo de Talleyrand, kiu premita estis cedi ĝin al la imperiisto Napoleono sekve de la tenebra afero de Hamburgo.
Sub la dua franca imperio, la hotelo prenis la nomon de ĝia nova bienulino, la dukino de Galliera, kiu gracie gastigis la grafon de Parizo kaj lian plejaĝan filon, kiuj ekzilitaj poste estis per republika leĝo fine de la dek naŭa jarcento. Ofendigita de tia decidaĵo, la dukino donacis la hotelon al la imperiisto Francisko-Jozefo de Aŭstrio-Hungarujo cele de ŝanĝi ĝin en ambasadorejon post sia morto.

Hotel-Matignon-facade.jpg
Subsekestre metita dum la unua tutmonda milito, kiel bieno apartenanta al malamika nacio, la hotelo fine aĉetita estis de la franca ŝtato kej baldaŭ klasifikita kiel historia konstruaĵo kaj finfine iĝis registara rezidejo en 1938.
Tie estis, ke la unua ministra konsilio ĉeestis, prezidita de la generalo De Gaulle  en septembro 1944.
Cirkaŭita estas tiu rezidejo de la plej granda privata parko en Parizo, desegnita en 1903 per la ĝardenarkitekto Achille Duchêne.


Partager cet article
Repost0

commentaires

C
<br /> La arkitekto de la rezidhotelo estis "Jean Courtonne", kaj la nomo de la korteganino estis "Anne Eleonore Franchi".<br />
Répondre

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens