Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
23 juillet 2011 6 23 /07 /juillet /2011 09:54

 

Mia naskiĝo fine de la dek-naŭa jarcento en la aŭstria imperio envolvita estis per legendoj (fulmotondregan nokton en vampira lando !)
Tesla-Nikola.jpg
 
Mi mortis en Nov-jorko dum la kvardekaj jaroj de la sekvanta jarcento.
Inventisto kaj brila inĝeniero mi estis notinde en la elektra fako.
Mia genia trafo estis trovi la rimedon transporti la energion tra grandaj distancoj tiel permesante la lumigon de grandaj urboj kaj la ĝeneraligitan energian disdonadon.
Konsiderata ofte mi estas kiel unu el la plej grandaj scienculoj en la historio de la teknologio pro la grava nombro da brevetoj (pli ol sep centoj) pri rimedoj cele de la energia konverto, kies multo atribuita estis al alia inventisto.
Ankaŭ rekonita mi estas kiel unu el la plej inventaj inĝenieroj dum la fino de la dek-naŭa jarcento kaj la komenco de la sekvanta.
En Parizo mi estis 26 jarojn aĝa kaj tiam inventis la unuan indukcian motoron uzante alternativan kurenton.
Poste mi estis en Nov-Jorko laborante por Tomaso Edisono sed demisiis rapide pro profundaj teknikaj malakordoj.
Dum mia inĝeniera kariero ĉe Whestinghouse mi alĝustigis la unuajn alternomaŝinojn, kiuj ebligis la naskiĝon de la elektraj retoj per alternativkurenta disdonado.
Tiu invento permesis al Usono preni gravan teknikan antaŭecon kompare kun Eŭropo.
Mi inventis la radion, kiu atribuita estis al Marconi.
Mi ankaŭ estis pionero en la fako de la telekondukado.
Mi inventis elektran bobenon (aux transformatoron), kiu portas mian nomon kaj  ĉiam uzita estas en multaj aplikajxoj.
Fine mi malkovris en 1900 la principon de la radaro, kiu nur iĝis uzita  al komenco de la dua tutmonda milito.

Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

caro-reseau social 23/07/2011 20:48



Tiu inventisto ricevis la medaloj de John Scott kaj Edison (de bonega fameco)


Lia patro estis ortodoksa sacerdoto ; tute sindona al scienco neniam li edzinĝis.



Pauledouard 24/07/2011 08:48



Gratulon ! Li efektive ricevis la John Scott kaj la Edison medalojn kaj lia patro ortodoksa popo estis en la vilaĝo de Smijano en la nuna Serbio. Li neniam edziĝis ĉar, kiel homo tute dediĉita al
sia arto, li preferis la plezurojn de la scienco aŭ de la malkovriĝo al tiuj de la karno !



caro-reseau social 23/07/2011 17:25



"repondo " prefereble ;pardonu al mi pri  la eraro



caro-reseau social 23/07/2011 17:23



SE mi konus la repondon, ĉu ĉi tie mi rajtus skribi ĝin?Me dankas pri via repondon



Pauledouard 23/07/2011 17:56



Se vi reale konus la respondon vi nature rajtus doni ĝin sed prefereble estus nur sugesti ĝin ekzemple indikante la unuan kaj la lastan literojn de la nomo aŭ donante esencan karakterizon por
certe rekoni la personon.



Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens