Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
11 juillet 2011 1 11 /07 /juillet /2011 10:17

 

Mi proponas al la esperantaj gesamideanoj la sekvantan kvizon pri agrabla normandia situo, kiu estis la domo de fama franca pentristo, princo de la Impresionismo :


Monet maison vue générale

Lokita mi estas en Normandio kaj la domo estis dum kvardek tri jaroj, alĉevale inter la dek naŭa kaj la dudeka jarcentoj de granda franca pentristo, princo de la Impresionismo, kiu entuziasmiĝis pri mia situo kaj mia vasta ĝardeno kaj farigis el mi samtempe la vivolokon de sia nombra familio kun ok infanoj, sian artkreadolokon kaj fine la ricevolokon por siaj multaj amikoj.

Pasiigita je floroj kaj ĝardenoj pri li li kutime diris : "Eble mi devas al la floroj iĝiti pentristo !"

Konkerita per tiu vasta ĝardeno li ne ĉesigis plibonigi kaj perfektigi ĝiajn diversajn partojn ĝis kelkfoje forte kvereli kun sia edzino, kiu ne ĉiam samopiniis liajn entuziasmaĵojn. Notinde li instalis metalajn arkojn (ĉiam ĉeestantajn) ornamitajn je floroj kaj parte kovrantajn la grandan centran aleon, kiu li borderis kun kapuceninoj kaj multodoraj rozoj, kiuj hodiaŭ mirigas la vizitantojn.

Li kovris la ĝardenan grundon je miloj da floroj kiel iridoj, narcisoj, jonkiloj, orientaj papavoj, peonioj....kiuj konstituis realan koloran feinaĵon por la mirigitaj somera ĉepromenantoj.

Aranĝita estas la domo mem kun mirinda bontrovo kaj prezentas diversajn ĉambrojn kiuj subjugas per siaj varmaj koloroj (notinde la blua kaj la flava) kaj la riĉeco de siaj ormanaĵoj.

Sed oni ne povas ankoraŭ ne citi la faman akvoĝardenon, konstituita de malgranda lageto, kie la pentristo grandparte trovis sian inspiradon notinde en la studado de la rebriloj de nuboj kaj de floroj en la akvo. Li aranĝigis japanan ponteton sendube inspiritan je unu el siaj japanaj gravuraĵoj kaj rekreis orientan etoson dank'al la uzado de bambuoj, ginkgoj, aceroj, japanaj peonioj kaj plorsakiloj, kiuj mirinde enkadrigas la lageton.

Fine li plantis nimfeojn al fundo de la lageto, kiuj iĝis lian ĉefan inspirofonton dum la lastaj jaroj de la dek naŭa jarcento.

 

Ĉu vi trovis pri kiu temas ?


Partager cet article

Repost 0
Pauledouard - dans Quiz
commenter cet article

commentaires

Marie CHESNELLE 13/07/2011 13:55



Dankon pri tiu bonega kvizo! Mi ankaŭ trovis pri kiu temas sed nenion diros por la momento! La respondo estas sur la tre bela kaj oficiala retejo de la "Fondation Claude Monet"...



Caro-réseau social 12/07/2011 08:43



Bonega kvizo.


Jes mi trovis pri kiu temas (aŭ eble ne?) sed nenion mi diros:se mi respondus, la aliaj gesamideanoj konus la respondon! ruza,ĉu ne?


 



Pauledouard 12/07/2011 10:00



Anstataŭ vi, mi preferus diri :


"Mi trovis pri kiu temas sed mi ne diros ĝin al vi ĉar nenio asekuras min, ke la aliaj gesamideanoj ne vidu mian respondon kaj tiel konos la solvon !"


Ruze estas, ĉu ne ?


Tute ruza kaj sprita vi estas, karega !



Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens