Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
29 novembre 2010 1 29 /11 /novembre /2010 13:53

 

Tiuj el la legantoj de tiu blogo, kiuj interesiĝas al la franca literaturo, sendube povos rekoni la sekvajn citaĵojn el unu el la plej famaj deknaŭajarcentaj verkistoj de Francujo, kies rapida priskribo estas ĉi-sube donita.

 

Hugo-Victor.jpg


Citaĵoj :

    "Niaj kimeroj estas, kio plej ŝajnas al ni"

    "Bestoj al Dio apartenas sed stulteco al homo"

    "Amo vi, kiu nin ĉarmas ! vi tenas nin per ĝojo sed precipe per larmoj"

    "Malfermi lernejon fermi karceron estas !"

    "La tuton de io mi preferas ol io de la tuto"

    "Mi kredas, kion mi diras kaj diras, kion mi kredas"

    "Amo estas maro, kies bordo virino estas"

    "Inciteto malboneco de bonuloj estas"

 

Korta priskribo de la aŭtoro

Filo de grava militestro de la unua franca imperio, ĉefe edukita de mia patrino mi estis.

Mi eldonis mian unuan poemaron, kiam mi ankoraŭ estis en liceo.

Rapide mi iĝis unu el la plej grandaj parolingoj de la Romantismo.

Antaŭ tridek jarojn aĝa mi eldonis mian unuan popolan romanon, kies titolo elvokas grandegan religian parizan konstruaĵon.

Antaŭ kvardek jarojn aĝa elektita mi estis en la Franca Akademio.

Poste mi ekis politikan karieron kaj forte starigis kontraŭ la epokaj sociaj muroj kiel la mortpuno, la mizermalestimo, la religia kaj morala ordoj.

Kvindek jarojn aĝa mi eldonis mian plej popolan romanon pri la mizeruloj.

Ekziliĝon mi konis poste de ŝtata bato kaj kreado de la dua franca Imperio.

Ambaŭ mi ĝojis je la popola gloro kaj la rekonado de miaj samranguloj.

Nacian omaĝon per enteriga soleno mi ricevis kaj mia postrestaĵo ripozas en la fama pariza tombejo "Le Père Lachaise".

 

Bonan kaj gajan serĉadon !



Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens