Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
16 mars 2013 6 16 /03 /mars /2013 09:28

 

Ŝajnas, ke la konsciiĝo de nia plaga ekonomia situacio estu pli kaj pli klara en nia lando malgraŭ la mildigaj alparoladoj de la socialista povo, kiu nur scias alvoki la antaŭan periodon de Sarkosy (eĉ se tiu alvoko parte pravas notinde pro akceptita antaŭena forkuro pri la publikaj deficitoj kaj tro malfruaj decidoj por starigi komencon de budĝeta rigoreco), promesi iom kredeblajn aĵojn, sendi kontraŭdirajn mesaĝojn meze de registrara kakofonio, malofte atingita en la historio de la Respubliko kaj fine montri nekapablecon eldiri klaran kaj komprenitpovantan de la popolo, kiu resendas tra la nunaj opinisondaĵoj sian plimulte skeptikan mesaĝon.

Por la personoj, kiuj serioze informiĝas for de ia dogmatismo, la franca hodiaŭa situacio estas tute klara. Ĉiuj seriozaj ekonomistoj tion diras kaj ripetas : Nenion oni ankoraŭ vidis pri la reala rigoreco, kiu devus fali, kondiĉe ke la socialista registaro trovu sufiĉe da kuraĝo, ekde la proksima jaro. La jam faritaj anoncoj kaj la promesoj de "streboj en la justeco" (adorata esprimo de la socialistoj, kiu laŭ ili signifas : bati la riĉulojn tiel ŝparante la tiom meritantajn malriĉulojn !) tiam nur estos afablaj ŝercoj fronte al kio atendas nin !

Fakte ne estas kelkaj miliardoj da ŝparoj tie aŭ ĉi-tie, kiuj estos farendaj per nia lando sed kelkaj dekoj da miliardoj (la estimata klopodo estas ĉirkaŭ 60 miliardoj da eŭroj, tio estas 3 poentoj de PIB !) dum la venontaj jaroj, ĉar la "Sistemo Francujo" estas el ĉie likanta (fremda komerco, sociaj kontoj, kolektivejoj, emeritaj pensioj,....). La francaj deficitoj iĝis iamaniere dua naturo kaj se la breĉoj ne ŝtopatus, retroviĝi oni povus en saman aŭ komparan situacion kiel tiun de Grekio, kiam la intereskvotoj (mirakle malaltaj ekde pluraj monatoj) kreskos (eble ekde tiun nunan jaron)

Per komparo kun la aliaj eŭropaj ŝtatoj, Francujo posedas kaj de fore la plej donacemajn atribuaĵojn kaj do certe ekzistas marĝeno por fari ŝparoj (tiom distribuante, kiom administrante) ne parolante pri la eblaj ŝparoj en la troabunda kaj tromalsimpla ŝtata maŝino....sed kiu parolas pri ŝparoj ankaŭ parolas pri grimacoj, koleroj, frustracioj, miskomprenoj, nejustecaj sentoj pri kiuj la francanoj estas kaj estis tuttempe grandaj spertuloj ! kaj kion diri pri tiuj "profesiaj enfumantuloj", kiuj estas la socialistaj elektitoj, kies politika kuraĝo limiĝas je taksi la entreprenojn kaj la riĉulojn kaj inciti la popolon kontraŭ la profitantaj firmestroj ! Kie ili trovos kuraĝon por "sengrasigi" la administrajn mamutojn en kiuj troviĝas la plimulton de iliaj elektantoj ? Kie ili trovos la forton por ekzemple tute platenmeti la plagan administradon de la profesia formado nun intermane de konservemaj sindikatoj streĉitaj pri iliaj akiritaĵoj ?

Kiel vidite, apliki realan rigorecon en Francujo, kiu jam ploras pri la dureco de la nunaj tempoj estos terure malfacile kaj subkomsideri la riskojn de sociaj eksplodoj oni ne povas.

Jen estas por la kuracado kaj, kiel onidirite : "Gajnite ne estas !!"

Nuntempe, kio estos koncerne la rezulton ? La spertado de niaj proksimaj najbaroj de sud-Eŭropo, kiuj freŝdate aplikis al si realan rigorecon (kaj kiuj hodiaŭ ili aplikadas al si), eĉ se iliaj budgetaj fundamentaĵoj pliboniĝis ĉefe montras tiumomente ekflugiĝon de la senlaboreco kaj entutan fortan redukton de la ĝenerala vivonivelo.

Furioze persisti en tiu vojo sub la superado de Germanio, kiu faris por si, kio necesis dek jaroj antaŭ kaj kiu hodiaŭ troviĝas tro feliĉa doni konduklecionon al la aliuloj kaj imponi la neĉanceblan dogmon de sia budgeta ortodokso, kio ajn estu la pagenda prezo ŝajnas al multe da ekonomistoj kiel pura frenezo, kiu estas daŭre detruonta kaj eble nereverseble la eŭropan ekonomian povon kaj plonĝi parton de Eŭropo en timigan dekadencon.

 

Post tiu konstato, ĉu ekzistas alternativaj solvoj ?

 

Tion ni ekzamenos per la sekvado de tiu ĉi artikolo.


 

 

 

Partager cet article
Repost0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant le climat, l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences et l'astronomie.
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens