Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
31 mars 2013 7 31 /03 /mars /2013 10:51

 

 

 

La franca Ŝtata estraro ĝislongtempe kutimis vivadi en tre granda komforto, ĉirkaŭita de la “oroj” de la Respubliko, kiu laŭtradicie estas "bona filino".

Freŝdata komparo farita estis inter la funkciadaj elspezoj de la ŝtatestraro en Germanio kaj en Francujo.

Edifanta estas la rezulto : Vidu vi mem !

Koncerne la Registaron : Francujo havas unu Prezidenton, unu Unua-Ministron, dudek kvin ministrojn kaj naŭ ŝtatsekretariojn, tio estas 36 personoj, tiam kiam Germanio nur havas unu Kancelier(in)on kaj ok ministrojn, tio estas 9 personoj !

- Koncerne la loĝejon de tiuj estroj : En Francujo la Prezidento havas sian palacon (Elizeo), la Unua-Ministro ankaŭ sian (Matiĝono) kun funkciloĝejo de 310 m2 kaj la aliaj ministroj reiraj ĉiuvespere al siaj privataj hoteloj, kiujn la Respubliko gracie kaj senkoste provizas al ĉiu, tiam kiam la Kancelierino Merkel reiras al sia propra apartamento pri kiu ŝi pagas luprezon kaj aliaj loĝelpezojn (nature la ministroj de la Kancelierino same faras) !

- Koncerne la funkciŝarĝojn : Dungitaro de 906 personoj, aŭtoparko de 121 veturiloj, aviadila parko inkludanta : 1 Airbus, 6 Falcon, 3 SuperPuma ( helikopteroj) por la franca Prezidenteco kontraŭ proksimume 300 personoj kaj 37 aŭtoj por la germana Kanceliereco (kiu kutime uzas vojaĝante trejnojn aŭ normalajn aerlineojn) !

- Koncerne la ŝtatĉefajn salajrojn : Proksimume 21.000 € por la franca Prezidento kontraŭ 18.000 € por la germana Kanceleirino !

- Koncerne la tutan ŝtatĉefan budĝeton :  113 milionoj € en Francujo kontraŭ 36 milionoj € en Germanio !!!

Unuvorte en Francujo ni necesas trifoje pli altan budĝeton por regi la ŝtaton ol en Germanio !!

Neniudube, ke la tiom multe da francaj personoj, kiuj suferas en tia dura nuna epoko bone aprezos la lukson de rimedoj de sia ŝtatestraro por mildigi sian suferon kaj la superban montritan ekzemplerecon !





 

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens