Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
17 mai 2009 7 17 /05 /mai /2009 14:35

En tiu senhalta franca "malbonstato" dum kiu - auxkultante la plenpaletre maldekstrajn politikulojn cxiam subtenitajn de plejpartaj amaskomunikuloj kaj de intelektlauxdiraj medioj - la franca popolo neniam estis tiom malfelicxa, tiom mistrakita de la tutinstancaj homoj (tujmetitaj en la desktran politikan kampon), tiuj "sarkos-aj" politikuloj spititaj pro reformoj, tiuj entreprenestroj nur motivitaj pro sia enricxigxo aux tiuj bankestroj kun ilia stulta blindigo - por nur paroli pri tiaj kategorioj - tiom minacita pri siaj fundamentaj rajtoj kaj mem pri siaj plejkaraj liberecoj, cxu la tempo ne estus alvenita cxesigi tiajn jeremiajxojn en kiuj ni sternadas nin longe de televidaj emisioj en speco de deprecia mazokismo, kiu nur povas gvidi nin al malfelicxo, tiam ke nia lando tiom necesas mobilizi siajn fortojn por revigligxi kiam la ekonomia sxtormego cxesigos ?
Kion diri pri tiuj sindikatestroj, kiuj nur signife reprezentas la publikan sektoron, la plej protektitan de la franca sistemo kaj nature kuntiritan pro gxiaj akiritaj avantagxoj kaj kiuj alvenas al ni por vocxvibrante paroli pri la "legitima kolero" aux la "malesperado" - kiu plene permesus kaj mem la estrosekestrigon, la detruado de produktiloj aux la disrabado de prefektejoj - de laboristoj el la privata sektoro, skandaligxante pri uzinfermoj aux pri la estra refuzo por plipagonegocoj aux ankoraux por la aktiveca konservado de fabrikejoj malfelicxe kondamnitaj pro merkatevolucioj aux teknika eksmodigxo ?
Kion ankaux diri pri homaj grupoj (nature el la maldekstro kaj mem la ekstrema maldekstro) kiuj alvenas kanti fronte de minacitaj fabrikejoj - sendube por stimuli tiujn, kiuj estas maldungontaj - kontrauxestrajn kaj kontrauxkapitalismajn refrenojn ?

Kie do tiuj homoj kun ilia afliktanta manko de ekonomia kulturo trovis, ke entrepreno estas devigita - kia ajn estus la ekonomia konteksto, la merkatostato aux sia propra financa situacio - provizi laboron sentempolime al siaj dungokontraktuloj ?

La ekonomia realeco estas fronte al ni kaj kruela estas !!
La tajfuno, kiu alvenis al ni ekde la Amerikoj sekve de financaj frenezoj, kies oni ne reprenos la priskribon, generis unu depresion, kiu nun atingas la tutan mondon, strecxante la negocajn intersxangxojn, malpliigante la demandon kaj kontrauxsxoke la oferton. Por ne pereante kaj do ne malaperante, la entreprenoj urge devas akomodi siajn produkajxoj kaj siajn rimedojn. Drama estas tio por tiu, kiu perdas sian postenon sed malpli estus tio, se ekzistus en Francujo nomindan profesian trejnadon anstataux nekohera organizo, kiu vane malsxparegas cxiujare unu tridekon da miliardoj da euroj kaj se la kutimaj Kasandroj (sindikataj kaj maldekstraj) ne plialtigus la malesperon de la maldungontuloj orelsusurante, ke ili ne povos facile redungi, ke la estroj preferas delokalizi la produktejojn cxar nur ili sercxas monogajnojn kaj ke nur restas la perforton kiel defendon.

Neniam en tiu lando oni dejxetigxas de cxiajspecaj jakobajxoj, de ribelospasmoj, de haven-sxose-tren-blokadoj, de gasaj kaj elektraj interompajxoj !! Cxiam necesos intereskonfrontadoj farigxi en la momenta emocio, la kolero, la indigno, la indiko de cirkonstanca propreka virkapro (plejofte la Sxtato, kiu oferas vergojn por frapfarigxi entrudigxante pri cxio kaj nenio kaj kiu ofte parolas senkonsidere kaj per tio difektas sian parolkvaliton).

Relegi kelkajn cxapitrojn de la fama libro : "Le mal français" ("La franca malbono") el Alain Peyrefitte, eldonita de 1976 - pli da tridek jaroj - tre lumigas tian nekredeblan francan spiritostaton, eksterlande mokobjekton kaj samtempe admirobjekton !
Oni sentas tralegante tiun libron, ke nenio reale sxangxis en la cxiamaj epidermaj rilatoj inter sindikatoj, Sxtato, Estraro kaj dungitaro. Cxiam la samaj anatemoj, la samaj denuncoj, la samaj suspektoj ! Cxiam tiu rifuzo cxiuflanke posxmeti la ideologion kaj ekzameni pragmate, inter bonvoluloj, la eblajn aux bondezireblaj aux akcepteblajn solvojn por atingi interkonsenton sen venkintoj nek venkitoj !

Unuvorte kaj tute simple, konduti kiel respondecaj aktoroj de la sociaj destinoj anstataux kolerkrii en kolektiva liberigxo.
Sed tio sxajnas ekstertrafpove por niaj sesangulaj "cxefroluloj"

Tiam, reale eterna la malbono franca ?
Sxajnas, ke oni vetpovas trankvile pri la neeksmodigo de la libro de la sinjoro Peyrefitte !

Cxu estus afero, kiu necesus plenurge programmeti en liceojn kaj universitatojn, bone estus la praktiko kaj la kulturo de la interkonsento kiel sola konvena kaj demokrata vojo por la solvo de niaj sociaj problemoj  !

Vetu, ke niaj instruaj sindikatoj, supre de iliaj plejaltaj kapablecoj, pritraktos tiun ideon kiel tute stulta !


Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens