Fresxdata artiko de tiu blogo temis pri la refondigado de la Kapitalismo, vojo kiu sxjanas apriore pragmata kaj sendube estos devigita al la tutmondaj politikestroj per la cirkonstancoj post la
profunda skuo de la ekonomiaj liberalaj certajxoj frente al la pastjara financa katastrofo.
En la nuna artiklo la verkisto ekzamenas la vojojn propozitajn de Albert Jacquard en lia libro : "Mi akuzas la triumfa ekonomio" de 1995 pri la elekto de la bona vojo frente al la vojsxangxo, kiu
staras antaux ni, kiel neniam tiom en la homa historio :
Unuflanke, la "statu-quo"-a vojo kun la akcepto de la fataleco antaux la pli kaj pli ampleksaj malegalecoj inter la civitanoj, la nacioj kaj la
kontinentoj kadre de liberala politiko de egoismo, de konkurenco inter nacioj kaj civitanoj, de endemia malaboreco, de malestimo por la malfortuloj, de gxenerala ekonomia milito kaj de superregado
de kelkaj nemultaj potenculoj sur la amaso de neprovizituloj gxis ilia malespera ribelo.
Aliaflanke, la neniama elfinita kaj probable riska konstruado de homa evoluita socio, kiu samtempe respektus la homan dignecon kun gxiaj personaj
aspiroj kaj ankaux necesan solidaran socian organizadon kaj kolektivan justecon kun notinde reala sxancegaleco kaj protekto por la plej malfortuloj.
La realeco de tiu historia vojsxangxo trovas sian klarigon el la tri sekvaj konstatoj :
-
La hodiauxa homaro estas debosulita. Gxi vivis dum jarcentoj malrapidan evoluon, kelkfoje
stagnadojn aux ekonomiajn kaj popolajn regresadojn subpreme de materiaj trudoj kaj de instancoj samtempe spiritaj (mitoj, diversaj kredoj, religioj) kaj tempaj (kastoj aux altaj familioj
legitimintaj sin mem aux legitimitaj de la spirita instanco). Abrupte, dum la dek-oka jarcento, la mensoj elliberigxas el la ideologia plumbo-kovrilo dank' al la "Lumuloj" kaj samtempe la teknikaj
novajxoj permesas destrecxi la stringon de la materiaj trudoj. La popola nombro estas galopigxonta, kvarobliginta la tutmondan popolon dum la dudeka jarcento kun jxetado de dek miliardoj da homoj
fine de la dudek-unua jarcento ! Kun tiu mirindega homa ekpansio cxiu ulo bone komprenas hodiaux, ke nia planedo estas finita spaco ( kaj ne plu infinita mondo kun nelimitigaj ricxfondoj !) kies
nerenoveblaj ricxfondoj povas tute malaperi kaj estas certe elcxerpigxontaj relative kurtdatfale, kies klimata, mara kaj biologia cxirkauxo estas grave difektita de la homa agado. Oni scias
hodiaux, ke la okcidenta vivnivelo, tro multe konsumanta de cxiajspecaj fondoj, ne povos plivastigita de la tutmondo. La fresxdata financa katastrofo denove rememorigas nin, ke ekonomia kreskado
sen bremsoj nek kontroliloj akcetebla ne plu estas, ke nur povas konduki la plenan planedon al la ruinigxo kaj necesos severan reguligon per la sxtatoj aux per novaj tutmondaj poiltikaj instancoj,
kiuj estos elpensendaj. Adiaux do la ekonomia racieco kiel sola busolo por la mondo. La politika instanco, tio origine estas la organizo de la urbo, devas repreni siajn rajtojn dumtempe
kontestitaj de la ekonomia teorio. Sed eksperimente oni scias ankaux, ke tro forta sxtato minacas la homajn fundamentajn liberecojn kiam gxi volas kolektivigi la homan agadon kaj kontrauxigi la
"ni" (popolo) kontraux la "mi" (persona libereco) kun teruraj homaj katastrofoj kiel rezultoj.
-
La homaro enpasxis en sian adoltan fazon. La mitoj kaj la prapatraj kreadoj en supernaturaj
fortoj, kiuj superregus la iradon de la mondo, regresis frente al la scienca sciado de ia cirkauxo proksima (la planedo Terglobo) kaj malproksima (la Kosmo) kvankam nunaj religiaj integrismoj
ankoraux sercxas altrudi al ni sian elpasitan fanatismon, trovante la komplezan orelon de mizeraj kaj revengxemaj popolamasoj tra la mondo.
La monda destino inter la homaj manoj nur estas !
La homaj kolektivaj decidoj faros la vojelekton en la sxangxvojo, kiu staras antaux ni :
La humanista vojo aux la barbara vojo.
-
La homa laboro estas konanta profundan mutacion. Kaj tiu mutacio oferas al la homaro
historian okazajxon por harmonizi la materiajn kaj spiritajn homajn bezonojn. La masxinismo, la auxtomatigo kaj la komputigo de la industriaj procezoj permesis enormajn progresojn por la produktado
de la bienoj kaj de la servoj en cxiuj ekonomiaj sektoroj kuntrenante senhaltan malplialtigon de la produktkostoj kaj ankaux la senhaltan kreadon de novaj bienoj kaj servoj. La teknologiaj
progresoj notinde en mikroelektroniko kaj miniaturismo permesas senhaltajn gajnojn en produktiveco kaj pli-kaj-pli performancajn novigajxojn en plejmultaj fakoj. Unuafoje dum sia historio, la homa
socio eblas enmeti la
aldonitan valoron de cxiuj siaj komercaj agadoj (kiuj korespondas al la nocio de "PIB") por ne nur pagi la produktlaboron (subforme de salajroj) kaj la
investita kapitalo (subforme de dividendoj) sed ankaux por financi la produkton de la sociaj nekomercaj bienoj (justeco, edukado, sociaj instancoj, trejnado kaj laborformado, sano, helpo por
neprovizituloj, maljunuleco, cxiajspecaj solidaraj asocioj, ktp.....). La aktiveca praktike nelimitata kampo de tiuj bienoj devus permesi samtempe socian justecon kaj ankaux doni al cxiu civitano,
kiuj ajn estus siaj personaj kapabloj, aktivecan okazajxon por siaj decaj vivfondoj kaj sia socia digneco.
Tiuj tri cxi-supraj konstatoj devas helpi la homaron por sia cerbumado pri sia farigxo kaj sia refuzo de la nesxangxebla karaktero de la nunaj realecoj. Ja estas fari la ludon de la
potenculoj kaj de la provizituloj kreante ke tiuj realecoj reale estas nesxangxeblaj cxar nature tiuj diritaj personoj deziras, ke nenio sxangxas en la mondan ordon, kies ili estas la
mastroj !
Nenie estas skribita la futuro de la mondo ! Ja gxi estos, kion kolektive la homaro decidos !
Same ja ne estas ekonomia fataleco por la akapareco de la tutmondaj ricxfondoj per nur kelkaj nemultaj potenculoj kaj por la mizera trosxargxeco per la plejmulta homaro !
Cxio dependas de la politika decido (per la demokratia vojo) por la partigo de la produktajxoj kaj de la ricxfondoj.
Sed por preterpasi la nunan staton de la aferoj, necesos al la homo mobilizi cxiujn siajn imagkapablojn, pruvi sian nacian kaj planedan solidarecon kaj nepre
silentigi en si mem tiun pezan konformisman spiriton, kiu senmovigas sian menson.
Fondo : "J'acuse l'économie triomphante" el Albert Jacquard - 1995
Derniers Commentaires