Mercredi 1 avril 2009


Ekde 2007* oni estas bondeziranta per tiu blogo la kreadon de nova fidinda sxangxmono, kiu estus ne nacia, kiel estas aktuale la usona dolaro starigita sola tutmonda rezervsxangxmono per la akordoj de Bretton Woods, sed internacia sxangmono bazita de aro da cxefaj naciaj sxangxmonoj cele de certigi longtempe rean stabilecon.
En fresxdata artiklo fine de decembro pritraktinta kapitalisman refondigxon oni konkludis denove favore de tiu fidinda sxangxmono kiel cxefa instrumento por la reordigado de la tutmondaj financoj kaj la enverkigado de pli justa kaj pli ekvilibrigita tutmonda ekonomio.
En Bretton Woods dum Julio 1944, la Usono, ektagigxe de la plena militvenko kontraux la nazismo, solvinta la libran mondon kaj unika prospera ekonomio fronte de ruinigitaj konkurencoj, nature atribuigxis la leonoparton, notinde  obteninte, ke estu la usona dolaro la sola tutmonda rezervsxangxmono, kadre de nova sistemo - La Gold-Exchange-standard - kun la aliaj naciaj monoj havintaj fiksan egalecon rilate al la usona dolaro, la sola orokonvertebla sxangxmono (35 dolaroj por unu ora onco). Tiu sistemo strukture estas misekvilibrigita cxar gxi provizis al la Federa Usona Banko la doblan rolon de aktoro kaj arbitro por la nova Tutmonda Rezerva Sistemo (SRM pri kiu oni multe jam priparolis) sed la plej forta Sxtato tiam trudis sian vidmanieron.
La dangxeroj de tiu sistemo evidentaj estis malgraux la kreado de internaciaj reguligintaj organismoj (kiel notinde la Tutmonda Banko aux la FMI) kaj ili ne lasis produki siajn efektojn dum la sekvintaj jardekoj.
Kiuj estis tiuj dangxeroj ?
Unue, sxangxmonrezerva kreado per sxtato enhavanta ekceson de aktivoj transformendan en dolarojn, tio estis por Usono la konstanta tento financi siajn proprajn misekvilibrojn (budgxetajn aux komerciajn) per la emisio de la tro famaj "federal funds" baldaux proponitaj kaj acxetitaj de la plejparto de la tutmondfinancaj placoj (Japanio kaj renaskigxanta Europo unuafaze kaj poste la aziaj "drakoj" kaj fine la grupo BRIC kunigante la novajn komerciajn gigantojn de la nuna tutmonda komercio.
Due, la ekvilibro de la plena sistemo starigxis en la bonvolo de unu sola Sxtato (premita kiel cxi-sube vidita per la konstanta tento sxvellasi siajn deficitojn....kaj financigi ilin per la tutmonda monsxparado !). Cxiu fluktuado de la usona sxangxmono pro kia ajn kialo (ekcesa sxuldigado, periodaj misekvilibroj, volita mondumpingo, konfidpereo, spekulaj atakoj, orkonverta demando,...) kaj cxiu rezultanta korekto (per la intereskvotoj) nur povis reefiki en la plena tutmonda financa sistemo kaj lauxkaze fine atingi regionajn aux cxefajn krizojn.
Dumtempe Usono povis starigi sian ekonomian superregadon kaj profiti je la dankeco de la liberaj nacioj, la Bretton-Woods-a sistemo povis pli-kaj-malplibone funkcii sed la ekonomia revekigxo de Japanio kaj Euxropo kun la asociado de surabundaj dolaremisioj (por notinde financi la Vjetnaman militon kaj la spacokuradon) baldaux estis mortigontaj la sistemon. La germananoj estos la unuaj por demandi la orokonverton de siaj dolaraj rezervojn baldaux sekvitaj de la francanoj. La refuzo de la prezidento Nixon malekpreni la usonan enkasan oran monon kondukis lin denunci en 1971 la dolaran orokonverton. Dum marzo 1973 estas la fiksegaleca sistemo , kiu definite falegas kun la starigo de la flosantaj mono-intersxangxoj kaj la forlaso de la oro-normo en 1975 per la akordoj de Kingston (Jamajko).
Ekde tiu momento, jam ne estas plu tutmonda organizita mono-sistemo.
Samepoke (1974) la forta dolara deprezado instigas la OPEP-on kvarobligi la petrolan prezon** plongxante la okcidentan mondon en la krizon de la unua petrola sxoko.

La Euxropo provos eviti tiun mono-sisteman mankon per la SME (Mona Euxropa Serpento, kiu permesis variigan areon inter la euxropaj sxangxmonoj) kaj poste per la felicxa (notinde dum tiu nuna konfuza epoko) kreado de la sola euxropa sxangmono (EURO) en 1999.
Aliaj provoj okazis, notinde en sud-esta Azio cele de krei regionan poulon de lokaj sxangxmonrezervoj (cxefe la iniciato de Chaing Mai en 2000 por konstitui plurlateran krucitan sxangxmonan sistemon).
Tiuj variaj provadoj evidente ne povis alporti plenan solvon al tutmonda financa sistemo pli kaj pli misekvilibrita per la potencigxo de la elmergantaj ekonomioj kaj notinde la cxinia, igxita la tutmonda produkto-laborejo dudekjarcentfine kaj amase eksportanta siajn produktadojn al Usono gxis rezervamasigi tiutage 1.200 miliardojn da dolaroj.
Paralele, la nacia usona sxuldado atingis 3.700 miliardoj da dolaroj en 1999 (korespondante al dudek-kvinjaraj kumulitaj deficitoj) ....kiun la nuna krizo estas ankoraux konsiderinde ampleksigonta !!
Jen lasta klariganta informo : La ora onco en 2008 kostis pli da 1.000 dolaroj, tio estas deprezado de 97% komparante kun la dolara valoro laux la akordoj de Bretton-Woods !!


La nuna tutmonda financa krizo almenaux havas meriton devigante la tutmondajn politikestrojn fari komunan pripenson kaj pusxi ilin por gravaj reviziadoj de la estanta situacio. Tiel estas, ke la guberniestro de la cxinia Centra Banko jxus metis la piedojn en la pladon, antaux la proksima kunveno G20 en Londono, denuncante "la alpropraj malfortoj de la nuna internacia mona sistemo". Cxinio klare kaj oficiale konigi sian cxefan komercan partneron ke, ne elportos plilongtempe la riskojn de volatileco de siaj enormaj dolaro-rezervoj kaj rapide necesos tutmonde enverkigi fidindan kaj stabilan novan monsistemon ! La guberniestro ecx preteriras alvokante la kreadon de "unu internacia rezervdevizo, ne ligata de unu aux alia nacio, kiu povu starigi longtempe stabila".
Oni ne povis esti pli preciza pri la denunciado de la privilegio de la usona dolaro kaj de la situacia rento akordita trolongtempe al Usono !!
Cxinio diras sin preta fari unuan pasxon per grandegaj obligacio-acxetoj, kiujn la FMI projektas por la unua fojo emisii cele de financi siajn intervenajn financajn aktivecojn cxe la malfortigxaj Sxtatoj.

Finfine, nenio same kiel bona krizo, malgraux la sociaj generitaj katastrofoj, por devigi la politikestroj sxangxi siajn pensmanierojn, faligi la tabuojn (zorge vivtenitaj de tiuj, kiuj profitas je ili) kaj modifi la mensajn refleksojn solidigitajn per plurjardekaj kutimoj.



* Vidu la artiklon de 06/05/2007 pri la SRM-a reformo

** Longtempe starigita je malpli da 5 dolaroj por unu bareleto, la petrolo atingis 10 dolarojn cirkaux 1970 kaj poste brutale
40 dolarojn dum la krizo de 1973......tio, kio estas proksimume sia nuna kostvaloro !


Par Pauledouard - Publié dans : Economie - Communauté : Vivu Esperanto !
Ecrire un commentaire - Voir les 1 commentaires - Recommander
Retour à l'accueil

Commentaires

Blogs are so informative where we get lots of information on any topic. Nice job keep it up!!
__________________

online dissertation help
Commentaire n°1 posté par online dissertation help le 15/09/2009 à 08h23

Profil

  • : Pauledouard
  • pauledouard
  • : Homme
  • : 24/04/1940
  • : Nantes
  • : politique écriture histoire sports actualités
  • : Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Présentation

Créer un Blog

Recherche

Calendrier

Novembre 2009
L M M J V S D
            1
2 3 4 5 6 7 8
9 10 11 12 13 14 15
16 17 18 19 20 21 22
23 24 25 26 27 28 29
30            
<< < > >>
 
Créer un blog sur over-blog.com - Contact - C.G.U. - Rémunération en droits d'auteur - Signaler un abus - Articles les plus commentés