Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
15 mars 2009 7 15 /03 /mars /2009 13:23


Kun la disvolvigxoj de la financa krizo, kiu farigxas pli kaj pli , kiel nun cxiu scias gxin, ekonomia atendante farigxi socia, la esprimo "malbona banko" estis renkontita pli kaj pli ofte cxu sub la plumo de la ekonomiaj spertuloj cxu mem en la paroladoj de la politikaj estroj.
Duvorte kaj farante simple, la baza ideo esprimita de tia formulo estas la grupigo en nova financa organismo de cxiuj dublebaj valorpaperoj, tiuj famaj "toksaj produkajxoj", kiuj forteniris la kontojn de praktike cxiuj bankoj tratutmonde, kun la komisio por tia nova organismo plenumi senhaste kaj  iom serenece enmarketvendadi kiel eble plejbone (aux oni plibone dirus kiel eble plej malmulte da valorperdado) esperante, ke la tempo kaj la postsxtorma  kalmoretorno arangxu la aferojn. Face de la pli kaj pli granda amplekso de la bankaj kaj ekonomiaj perdadoj , el la ideo de nacia "malbona banko" (por la ruzaj sxtatoj, kiuj volis ludi sole sen ensxargxigxi kun la kruco de aliaj), oni vigle alvenis al ideo de euxropa "malbona banko" por mutualigi la plenadon de financaj toksajxoj kaj restarigi konfidon kaj intersxangxojn inter la euxropaj bankoj. Cetere akordo jxus alvenis inter la euxropaj politikaj estroj por trakti la toksajn aktivojn interne de komuneca framo. Jen afero, kiu bonoriente iras tiom sxajnas nature mobilizi la euxropan solidarecon por tiom serioza situacio. Cxu tio alportos realan solvon al la ekonomia krizo ?
Preskaux certe ne cxar meti oleon en la dentradojn de la bankaj intersxangxoj ne povos sukcese cxesigi la falon de la ekonomia aktiveco kreita de la financa krizo kaj la regreson konstatitan desde duon-2008 en la plejmulto da disvolvigitaj landoj (Usono enkape, Japanio, Anglio, Germanujo.....) kaj ankaux la lantigxon de la ekonomiaj "lokomotivoj"  (Cxinio, Indio, Brazilo...).
Necesas do alia afero por rejxeti la tutmondan ekonomian masxinon ekcepte de atendi la retornon de heligxo dum pluraj jaroj ...esperante ke intertempe novaj plagoj (hiperinflacio ekzemple kiel tiu el Germanio dum la tridekaj jaroj, kio ne estas teoria dangxero vidante la kolosajn monlikvajxojn, kiuj estas injektitaj per la Centraj Bankoj - la Federala Usona Banko notinde - en la okcidentaj ekonomiojn por rekapitaligi industrion kaj bankan sektoron) ne peze falu sur niajn kapojn kaj ne tro suferigu la produkrimedojn kaj laborecon.

Kaj la ideo de tiu "alia afero" alvenas al ni ekde artiklo publikita komence de 2009 en la "Osservatore Romano" per la itala bankisto Tedeschi, reprenita kaj sostenita de Gordon Brown mem, tutmonda financa decidpovulo. La revolucia propono, kiu estas farita, estas efektivigi kolosan investon favore de malricxaj landoj cele de relancxi la ekonomion de la disvolvigitaj nacioj kaj provizi la tria-mondajn landojn kun la rimedoj (financaj, edukadaj, sanaj, produkaj, infrastrukturaj,....) kies ili tiom mankas por unue eltirigxi el la mizero kaj doni al iliaj popoloj decajn vivkondicxojn cele de partopreni al la tutmondaj ekonomiaj intersxangxoj, tiel favorizante moderan kreskadon de la plenmonda ekonomio.
Neniam estis tiom tauxga ol hodiaux la tereno por revoluciaj proponoj cxar la plejmulte da mondpolitikaj estroj alfine komprenis, ke necesas frapi ambaux, forte kaj rapide cele de ne kontrolperdi la nunan tutmondan krizon, kies neniu kapablas nune desegni la konturojn. Siajn bankojn kurhelpu la sxtatoj unuatempe estis utile por eviti ekonomian blokadon sed kondicxe ne malsxparegi vane iliajn depruntajn kapablojn kaj solvi la problemon de la toksaj produkajxoj, tio kio ne sxajnas efektiva.
Do necesas nun relancxi la ekonomian masxinon, tio kio alia afero estas, kiu nur eblas kiel tutmonda afero.
Nia itala bankisto apogas sian proponon sur sxajnprava analogio : Estis la depruntoj elmetitaj de la prezidento Roosevelt dum jaroj 1939-1940 por financi la usonan militostrebon, kiu relancxis la usonan ekonomion, permesinte retrovi kvazaux plenlaborecon antaux du aux tri jaroj kaj poste farigxi la superpotencon desde la kvindekaj jaroj . Ankoraux estis per deprunto, ke estis financita la fama "Plano Marshall", kiu permesis rekonstrui en dekjaroj duondetruitan Euxropon fine de la dua mondmilito kaj starti gxian kreskadciklon de la "Glora Trideko".
Hodiaux, se necesus deklari novan militon, estus tiu kontraux la malricxeco de la tria-mondo, kies disvolvigxado devus financiti  tiom pro principo de justeco kiom pro ekonomia efikeco kaj tiel solvi la nunan krizon per forta tutmonda relancxo. Ekde tio alvenis la ideo de "Bona Banko" financita de kolosa tutmonda deprunto, kies kapitalfondoj estus unuaece al dispono de la malricxaj landoj - laux definendaj kondicxoj sed sendube komencante per parta aux plena nuligo de iliajn sxuldoj - cele de plenumi iliajn vivnecesaj bezonoj (nutrajxaro, sano, edukado, logxado, cxiaj infrastrukturoj,...) sed ankaux al dispono de la elmergantaj landoj, kiuj bezonas longpagdatajn kredito-liniojn por frosteviti parton de iliaj ricxfontoj interne de singardaj antikrizaj monrezervoj.

Tiom simpla estas la ideo, tiom komplika estos sia aplikigxo cxar la abundo de la dispartigendaj ricxfondoj forte ekscitos la apetitojn al Nordo kiel al Sudo ! Necesos multaj kaj multaj internaciaj kunvenoj kaj starigi scioplenajn kompromisojn por kotentigi la tutajn koncernatajn naciojn. Sed cxefe estis lancxi la ideon. Ankoraux nun necesas akceptigi gxin dum la kunveno "G20" de proksima aprilo. 
Bondziru ni al Gordon Brown multe da talento kaj konvinkforto por adherigi siajn kolegojn dum la "G20"-a kunveno !

Kiom multe da investo necesos tia afero kaj kie trovi la monfondojn ?

Tia necesa investo kalkuligxos per mondo-"PIB"-poentoj (unu tia poento korespondas al 500 miliardoj da $). Oni scias , ke la okcidentaj landoj jxus akordigis saman sumon al FMI fine de respondi la urgxajn bezonojn de kelkaj preskaux bankrotajn nacioj. Por forta kaj rapide efika ago, certe necesos inter 5 kaj 10 PIB-aj poentoj, ecx eble pli - diru ni simplamaniere 10.000 miliardoj da dolaroj - kio indas frenezigi !

Sed kie oni trovos samajn monfondojn ? Tiuflanke zorgi ne indas ! Monfondoj ne mankas ! La tutmonda ekonomio kreis tiom da monlikvajxoj dum tiuj lastaj dudekaj jaroj, ke la nuna tutmonda monamaso estas estimata de proksime 650.000 miliardoj da dolaroj (desde kiuj 75% en "derivitaj financoprodukoj), tio estas 13 fojoj la sumo de la tutmondjara PIB !!!
Sukceso de la koncernata operacio, nur necesus mobilizi cirkaux ....1,5 % de tiu tutmonda monamaso !  Kulpeto fakte !!

Kaj plu, la "bileto-tabulo" de la Centraj Bankoj ne funkcias por hundoj !
(la Federala Usona Banko perkore konas tion kun siaj senhaltaj dolaremisioj, profitante de la stato de sola kaj oficiala tutmonda rezervomono)

Kaj kial ne profiti por finfine krei tiun faman tutmondan sxangxmonon, kiun la grava KEYNES jam bondeziris meze de la dudeka jarcento kaj de kiu la prezNobela STIGLITZ diris en sia libro "Alia mondo" :

                     " Eble ne estas nova ideo sed eble estas ideo kies la tempo alvenis"




Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens