Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
10 mars 2009 2 10 /03 /mars /2009 13:36


Felicxa fresxdata renkonto mustelkatinte en brokanto de malnovaj libroj !

La libro "J'accuse l'économie triomphante" ("Mi kulpigas la fieran ekonomismon") el Albert Jacquard, publikita de 1995 per la kolekto "Le livre de poche" ("La pocxlibro")
Tiu libreto datigxas je baldaux 15 jaroj, tio, kio multe estas kiam temas pri ekonomio, sed la fortaj veroj ne eksmodigxas kaj ecx prenpovas mirigan reliefon en tiu epoka de planeda financa katastrofo. 

En tiu libro, la verkisto violente kritikas tion, kion li nomas "la ekonomismo", kiun li lokas al sama mensonivelo kiel  la integrismo kaj la religia fanatismo. Per tio li denuncas tre disvastigan kredadon cxe la ekonomiaj ekspertuloj kaj la politikuloj (konvikitaj de la unuaj), ke la tutmonda ekonomio, tio estas la materia administrado de la mondo kaj de la popoloj obeas nesxangxeblajn kaj nekonturneblajn legxojn (la ekonomian sciencon), kiuj permesus starigi "sciencajn verojn" tra ekonometrikaj modeloj kaj iliaj miloj da komputkalkulitaj matematikaj ekvacioj !
Tiuj supozitaj "sciencaj veroj" nature estus senapelaciaj kaj oni nur devus inklinigxi antaux iliaj diktajxoj kaj iliaj neeviteblaj konsekvencoj, kio ajn povus esti la socia kosto !
Kiel legxekzemplo, li indikas la faman liberaligadon de la komerciaj intersxangxoj. Laux la pura liberala ekonomia teorio, fakte, dereguligi la intersxangxojn, forpreni cxion, kio malhelpas la liberan cirkuladon de la bienoj kaj servoj faciligas la kreskon de la bienoj utilaj por cxiuj ! La usonanoj dum la "Uruguay Round" de 1993 estis ecx elmontrintaj unu ekonometrikan modelon ricxa je 77.000 matematikaj ekvacioj, kiuj permesis precize cxifri la kreskadon de la tutmonda produktado kaze de plena intersxangxo-dereguligado.
Aparte de la neprovebla trafeco de tiom kompleksa modelo kaj gxiaj elekto-kriterioj, cxu estus konvene el la tutmonda estraro konfidi en tia modelo sen zorgi pri la realecoj, kiuj kasxigxas malantauxe kaj la dramaj konsekvencoj, facilaj imagi (premego de la plej malfortaj landoj per plena ekonomia milito regita de la sola legxo de konkurenco, ruino de multaj lokaj agrikulturoj kaj produktadoj nekapablaj rezisti al la teknologia supereco de la nordaj sxtatoj, gxenerala reduktado de la produktpezajxoj kuntrenante socian regreson en la plimultaj landoj, ktp...) ?
Alia  sakra-sankta regulo citata de la verkisto : La fama internacia laborpartigxo, kiu instigas cxiun landon spertigxi en sektoroj, kiuj garantias preferan konkurencan favoron.... kaj forlasi la aliajn sektorojn profite de la konkurencaj landoj !! Laux  tia legxo, Francujo foroferus sian agrikulturon (estimatan malpli mondonan ol tiuj el Indujo, Brazilo, Argentino aux  Auxstralio, ecx Usono laux  la koncernataj agro-sektoroj)  por spertigxi en sercxado kaj altteknologiaj produktajxoj....kaj forlasi siajn kamparojn kun aktivaj popoloj en la aliaj agro-sektoroj !
Kiu estus suficxe freneza por akcepti tian ekonomian diktajxon ?
Malantaux la blinda aplikado de la ekonomia "racionaleco", ne estas malproksime la diablo kaj la frenezado ! 
Kaj tio, per unu tre simpla klarigo, kiun la verkisto, kiel scienca homo, rememorigas al ni :
"Oni ne povas konfundi unu rean sciencon esplorantan mekanismojn, kiuj estas truditaj de la Naturo kaj unu alian aproksiman sciencon esplorantan mekanismojn, kiuj dependas parte de ni kaj parte de niaj sintenoj tiom individuaj kiom kolektivaj."
Tamen sendube estas utilaj la scienciaj metodoj kaj la matematikaj iloj por studi kaj modeligi la ekonomiajn intersxangxojn.... sed kondicxe adopti restriktajn hipotezojn kaj travideblajn elekto-kriteriojn sociale akcepteblajn. Por ilustri sian temon, la verkisto starigas la analogion inter la fundamenta koncepto de "valoro" el la ekonomia teorio kaj la koncepto de "QI" (intelekta kvociento) kiel mezuro de la homa inteligenteco.
La aplikigxo de la principoj de la liberala ekonomio jam montris multokaze la damagxegojn, kiujn ili povas kauxzi. Oni prenos kiel fresxdata ekzemplo la partan ruinon de la meksikia agrikulturo (notinde la maiza produktado) sekve de la validigxo de la ALENA (libera intersxangxo-akordo inter la landoj el Norda kaj Centra Amerikoj), kiu permesis la forteniron de la usona maizo en Meksikio kun konsekvence la ruino de tiu loka kulturo kaj la dependeco de tiu lando por la nutrajxaj importoj kaj do por la tutmondaj prezvariigoj..... atinginte al malsatribeloj (la famaj ribeloj diritaj "tortilla-ribeloj") okaze de la eksplodo de la tutmondaj kursoj en 2008.
En inter-sxtataj rilatoj, la bilanco de nereguligita ekonomismo neniamaniere povas konsideriti kiel pozitiva. Incetigitaj produkismo kaj konkurenco nur povas altiri al malsxparadoj de nerenoveblaj ricxfontoj, al fortorilatoj, al kreskado en intersxtataj aux interkontinentaj pliakrigxoj kaj en enspezodiferencoj inter disvolvigitaj kaj subdisvolvigitaj landoj kaj ecx al rabado de tiuj lastaj per la multnaciaj kompanioj kies ekonomia rolo estas multe pli grava ol tiu de multaj malgrandaj landoj. Ne estas "nevidebla mano" por harmonie arangxi la tutmondajn ekonomiaj intersxangxoj ! Nur estas kruda kaj nepacigebla konfrontado !
Pensi la malon, tute simple estas retorno al mitoj de niaj prapatroj !
Interne de nacia socio, tiu bilanco estas tiom negativa. La kruda aplikado de la reguloj de la ekonomia racionaleco nur povas emfazi la malsamecojn inter la civitanoj, favori la fortulojn (la provizitulojn, la meritantulojn, la boninstruitulojn, la inteligentulojn aux tute simple la sxanculojn) malprofite de la malfortuloj en seninterrompa konkurenca klimato, nur povante alkonduki la logiko de la gajnantulo al la fina fiasko de cxiuj aktoroj. Tuto okazas kvazaux la ekonomia logiko efikus sur la uloj kiel drogo, kiu devigus pli kaj pli fortajn dozojn por trovi plezuron kaj kontentigon. Gxia cinikeco kondukas dependigi la logxejorajton al la mondoneco de la konstruadaj investantoj, al administri la aktivecon per la senlaboreco kaj la ekskludo kun la koncepto de seninterrompa krizo kaj la tromplogilo de la kreskadokurso, kiu permesus la plenlaborecon.
Vidalvide la tria-mondo, la ekonomismo kiel iu ajn integrismo, faras prozelitismon. Faru kiel ni, kriegas la disvolvigitaj sxtatoj ! Adoptu niajn principojn kaj niajn legxojn kaj vi povos pretendi al nia vivnivelo !
Tio, kio estas tute bone krimegeco ! Ne povante elporti nia planedo popolon de 6 miliardoj (kaj baldaux 10) da uloj kun la vivnivelo de la disvolvigitaj landoj ! Laux ekspertulaj kalkuloj nia planedo ne povus ecx elporti unu miliardon kun tia vivnivelo !
Rilate al elmigrigi parton de la tutmonda popolo direkte al alia planedo, tio cxiam dauxrigos "kosman songxon" pro la enormeco de la spacodistancoj kaj la legxoj de la Fisiko !

Tiam ? Al kio turnigxi se tiu fama ekonomia scienco blinde aplikita nur povas konduki nin al gxenerala ekonomia milito, al retorno de la barbareco kaj al la fina planeda fiasko ?

La verkisto indikas al ni en sia libro kelkajn vojojn, kiuj estos la temo de unu alia artiklo.




Fonto : "Mi kulpigas la fieran ekonomismon" el Albert Jacquard - 1995

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Robert BRUN 11/03/2009 13:41

Rien à voir avec l'article. Nous recherchons un espérantophone ayant des connaissances en Astronomie. Dans le cadre de l'AM 09Nous espérons organiser en Eo une animation le 19 et 20 septembre à Grenoble. Merci d'avance

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens