Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
15 février 2009 7 15 /02 /février /2009 14:14


La patroj de la Eŭropo konceptis belegan projekton de eŭropa Kuniĝo en kiu la neeviteblaj ekonomiaj kaj politikaj pezecoj produktitaj per jarcentoj de konfliktoj kaj influobataloj inter la Ŝtatoj iam forviŝiĝis antaŭ la impeto de la popopoj al vera eŭropa solidareco kaj fuzio de la lokaj naciismoj en grandan apartanecan senton por ilia komuna interspaco.


Fakte bela kaj belega projekto kunigi la eŭropajn popolojn en grandan organizon kies estus por ĉiam forpelitaj batalo kaj ŝtata rega serĉado sed kiu malfeliĉe ŝajnas kondamni longtempe al nur resti sonĝon. Krome la eŭropaj civitanoj ne eraras pri tio kaj sia neamemo por Eŭropo eble estas unue la esprimon de rompita sonĝo forte de esti bastardigita, repelita, mildigita kaj eĉ perfidita per tiu eŭropa Komisio, kiu sciis nur sendi pri si teknokratian, reglamentan, neutile nediskuteblan, ordoneman kaj pedantan imagon sed ankaŭ per la egoismoj de la Ŝtatoj pli inklinantaj al akaparado kaj batalo kontraŭ la supozitaj hegemonideziroj de la aliaj Ŝtatoj kaj eĉ al uzi la eŭropan Organizon kiel propreka virkapro por iliaj malfacilaĵoj plivole, ke organizi unu veran solidaran projekton.


SOLIDARECO, jen estas la vortego ! Tiu sento sendube estas plimulta en la kapo de la eŭropaj landanoj....sed malfeliĉe malplimulta en la konduto de la Ŝtatoj !
Estas rekonende, ke la unua dika ŝiro al tiu solidareca sento estis....la enveno de Britujo en la komunan merkaton ! La generalo De Gaulle firme kontraŭis, estiminte - kun justeco - ke la historie izoliĝema sinteno de tiu lando kaj liaj plej fortaj ligiloj kun Usono nur povus misvoji la Eŭropon el ĝia komenca projekto kaj konstitui faktoron de defirmigo de la eŭropa Unio. Finfine Britujo eniris en la EU-on sed sia popolo ĉiam estis kaj restis malinklina pri la eŭropa projekto kaj la politikaj estroj ĉiamaniere agis por imponi sian vidmanieron de eŭropa liberinterŝanĝado, malfermita de ĉiuj ventoj kaj de la plej larĝa konkurenco.

Kuntempe kaj helpaportinte de neĉesaj interŝtataj kveleroj kaj ankaŭ de la granda usona influo , tiu vidmaniero de liberinterŝanĝema Eŭropo tiutempe ŝajnas dispartigita de la plimulto da Ŝtatoj kies la nombro intertempe aproksimas la tridekon kun la enveno de la centreuxropaj pli inklinaj al la usona militprotekto - por sekurecaj kialoj, kiujn oni povas facile kompreni kaŭze de ilia proksima estinto malantaŭ la sovjeta "ferokortino" ! - ol la eŭropa solidareco.

Du neakordigeblaj pozicioj hodiaŭ staras kontraŭ unu la alia :

Unu, solidareca vizio, kiu nur povus trovi sian esprimon tra federala Eŭropo (kun organizo de siajn Ŝtatoj same kiel la usona organizo, tio estas federala registaro, federalaj leĝoj kaj federala signifa budĝeto) kun la kapablo rapide evoluciigi la malsamajn Ŝtatoj al eĉ kruda harmoniĝo de la fiskaj kaj ĉefe sociaj reguloj por notinde malpliigi tiun faman intrakomunecan "dumpingo" , ligitan de malsamaj ŝtataj politikoj pri laborpagoj, pensioj kaj sociaj laboristaj rajtoj. Certe estas hodiaŭ nur spiritvidado ! Niaj registaroj el iu ajn lando ne estas pretaj pri tio kaj eĉ ne estas asekurita, ke la popoloj, tuj konsultitaj, akceptus tiu projekton, ĉiajspecaj demagogistoj estas diligentiĝontaj por elmontri la  naciosuicidan "frenezon" de tiu afero !

Por konvinki sin je la traveturenda vojo, simple necesas kompari la nunan eŭropan budĝeton (1% "PIB" de la kompleta Eŭropo) kaj la usonan federalan (20% "PIB" de ĉiuj usonaj Ŝtatoj)  !!!!

La alia vizio, pensigita de la anglosaksa mondo, nur vidas en la enproksimiĝo de la eŭropaj popoloj la okazon de grandega merkato (proksimume la kvarono de la tutmonda merkato), de komerca spaco sen ŝtataj, doganaj, reglamentaj devigoj, kun minimumo da reguligaĵoj kaj permesanta la disvastiĝon de liberala ekonomio. Kun iliaj disvolviĝdeziroj, la novaj EU-enirantaj landoj inklinas al liberinterŝanĝaj argumentoj pro la simpla kialo, ke siaj ekonomiaj reguloj (instigo de la eksteraj investoj, fiskeco, laborkosto, ktp...) donas al ili senduban konkuradan avantaĝon kontraŭ la grandaj fondintaj landoj (Francujo, Germanujo, Italujo), kiuj havas plifortajn sociajn devigojn. Eĉ Germanujo, ekde iom da tempo, privilegias siajn konkuradokaplabecojn kontraŭ sia eŭropa solidareco.

Unu strete unigita Eŭropo per federalaj ligiloj ne evidente estas ŝatita de ĉiu !
Komencante per la deklinanta usona hiperpotenco, kiu vidus ekaperi ekonomian konkurencorganizon tiom gravan kiom ĝi mem. Ekde jardekoj , unu el plej prioritataj aksoj de la usona diplomataro do estas frakcii la eŭropon, kuraĝigi en ĝi pliakriĝojn kaj kontraŭiĝojn, puŝi al maksimuma plivastigo (Turkujo kaj - kial ne - Ukrainio, Moldavio aux Bjelorusio por tiuflanke inciteti la rusian urson kaj plialtigi la regionaj akriĝojn) por dilui la eŭropan ideon, kontraŭigi la "maljunan" kaj la "junan" Eŭropon kiel okazis dum la starto de la iraka batalo, malpermesi la formadon de eŭropa defendo oponante la NATO-n, kontrakti diskriminaciajn akordojn kun tia Ŝtato-membro kaj ne kun alia, ktp......Tia usona konduto daŭrigas plu dum la mandato de la nova prezidento Obama ? Naive estus kredi, ke tiu nova prezidento uzu inversan vojon al konstanta kaj plurjardeka diplomatara strategio !

Tiu federala Eŭropo ne ŝatas pli Britujon, kiu ankoraŭ karesas la esperon de internacia rolo, signifa eĉ ne originala subombre de la usona fratego (tio, kio ne estas plej glora por la britina orgojlo, kiu ŝajnas kontentiĝi pri tio !) kaj hororglaciĝas - ĝi, kiu elpasintempe superis la tutan mondon - per la ideo perdi sian gloran identecon ensolvante en la eŭropan solvujon !

Tiu federala Eŭropo ne ŝatas pli tiujn ĉiujn partiojn, kuj prezentiĝas kiel "naciaj", tiujn nostalgiajn suverenismuloj pro la "grandeco" kaj la nacia "suvereneco" (politika tutpreterpasita nocio epoke de tutmondiĝo) , kiujn oni povas renkontri en la plimulton de la Ŝtato-membroj de la Euxropo.


Nu, tiu fundamenta eŭropa kontraaŭdiro, kia forto aux kia okazo permesos supereltari ĝin se tiom eble estus ?

La optimismuloj pensas, ke la ekstrema graveco de la nuna krizo kaj siaj sendube sociaj katastrofaj plilongigoj estas trudontaj la pordojn de la egoismoj kaj de la malgrandaj naciaj kalkuloj kaj devigi la eŭropajn registarojn adopti kazaŭfederalajn rimedojn por normaligi kaj akordiĝi financaj kaj ekonomiaj reguloj, kiuj malfermos la vojon al la federalismo kaj al la konverĝado de la sociaj reguloj inter la europaj Sxtatoj.


Se tio povus esti unu el la rezultoj de tiu terura tutmonda krizo, kiun ni estas vivantaj, la eŭropa integrigo estus farinta unu grandan paŝon, plensume kaj proksime neesperatan, kaj povus koni plibonan futuron !



Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens