Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
1 février 2009 7 01 /02 /février /2009 14:05


Eksterordinara kaj edifanta spektaklo, tiu emisio fresxdate presentita de la TVcxeno ARTE pri la unuaj jarcentoj de cxeesto de la kristana religio, entute batita super evento tiam malkonita de cxiuj en la romana imperio, tio estas la aperado, en izolflanka loko de la imperio, de galilea mesio predikanta novan legadon de la judaismo, poste kruconajlita per la romanoj, al instigo de la judaj religiaj estroj jxaluzaj pri sia auxtoritato, kiel  tumultresponculo kaj ribelkuragxigulo.
La du verkistoj de tiu emisio, antaux konitaj pri antauxaj rimarkindaj provoj, kunmetis unu kvindekon de tutmondaj ekspertoj, kiuj parolas lauxvice kaj mallonge por ilustri tian aspekton, tian doktrinpunkton, tian kontrauxdiron aux tian historiopcion kaj alportas al fascinita spektanto rarkapablecan prilumadon, frukto el multjara lernado de antikaj tekstoj.
Tio ne estas nature spektaklo por distrado aux amuzado. Ecx gxi postulas posedi kelkajn solidajn historiajn kaj religiajn sciojn por ne perdigxi en la ekspertaj komentoj.
Kiam oni estas en situacio estimi tian emision (tio estas la kazo de la modesta verkisto de tiu blogo, kiu longtempe interesigxas pri la Historio kaj kiu ricevis  - suferis estus pli ekzakte - relative intensan katolikan lernadon gxis la adoleskfino) oni ne povas ne fascinati pri la transsxovado, kiu eksistas inter la rezultoj de la moderna kritika analizo de la primitivaj tekstoj kaj tiu "unika vereco", tiu "unika penso", kiun la Eklezio, kun helpego de dogmoj kaj nediskuteblaj asertoj, imponis al pli da sesdek homaj generacioj....gxis la abrupta returnado de inklino dudekjarcentfine kaj la rapida forlaso de religia praktiko kaj pregxeja frekventado. Tuj kiam la morala kaj poste la sociala premo malgrandigis, tio estis la malbandagxo en la katolikaj vicoj, pruvo se necese de religio igxita pli formala kaj iamaniere pli institucia ol reale interna.

Fordonu ni al ludo - multe auxdaca - de rapida sintezo de la historia komenco. Gxi komencas kiel oni scias per evento, certe tiuepoke sensignifa, sed kiu estas prenonta  grandegajn proporciojn dum la sekvontaj jarcentoj gxis igxi la sxtata religio de la romana imperio sub la imperiestroj Konstantino (reala "Dio-sendita" laux la tiuepokaj kristanaj verkistoj sed kiu nur ricevis la bapton enmortolitigxe postvivinte plenkriman kaj sovagxecan monarkvivon ! Tio estas dirante la profundecon de la novaj religiaj konvinkoj de tiu ulo ! ) kaj Teodozo post relative korta regreso sub Juliano dirita la Apostato ( kiu preferis - oni senpene Komprendas lin - la imperiestra kulto, tio estas la kulto de sia propra persono ol la Krista kulto !)
Do galilea antauxdiristo ekvenas komence de la unua jarcento. Rikura fenomeno, preskaux banala tiuepoke. Regule estis iluminituloj, kiuj trapiediris la vojojn de Judio kaj Galileo, iom ekcitante nedresantan popolacxon kaj poste malbone cxesigante, kiam la romana soldataro kaptis ilin. Ekde la komenco, estis duboj kaj onidiroj pri la naskigxo de la nova antauxdiristo kaj la evangeliaj tekstoj mem indikis lin kiel la "filo de sia matrino", kio ne estis plej glora !
Normale estas ! diros pli tarde la ekzegezistoj cxar li naskigxis per "nemakulita koncipo". Sendube tre karisma mosxtulo, li mirigas la popolamasojn per sia radiado gxispunkte rapide konsideriti kiel la Mesio, kiun atendas Israelo, tiu kiu estas renovigonta la Regxolandon kaj forpelonta la okupantojn, programo krome, ke li neniam dementos dum sia tuta antauxdirado. Li ankaux korligigxas unu manplenon da fidelaj discxiploj ....sed kiuj estas kauxrkasxigxontaj momente de lia akuzigxo ekcepte la perfida Judaso kaj la unuo el la discxiploj Petro, kiu trifoje forneados. Jam estis vidita pli konstanta fideleco sed homa malforto estas pardonebla. Krome oni povas kredi , ke tiu manpleno da discxiploj nur estis iom dangxera por la romana  instanco cxar, laux la  evangelioj, neniu el la discxiploj estis poste arestita !
Okazas la gravega momento : La eltrovo de la malplena tombo per la virinoj, kiuj venis kiel kutime fari la mortintolavadon. Tre rapide estas ekaperonta la revivigxokredado kaj inkrustigxonta en la konvinko de la unuaj kunuloj. La Jesuo el Nazareto igxas la Kristo, filo de Dio kaj Dio mem. Li estos ekaperanta plurfoje por siaj discxiploj (speciale por Saulo, turmentisto de la unuaj kristanoj, en la Damasovojo) antaux plialtigxi al cxielo - oni povas retrovi tie unu antikvan judan kredon pri la Justanoj kiel Moseo, Helio kaj ceteraj.....
Jen do estas instalita la bazan dogmon de la kristana fido. Dio igxis homo por savi la mondon kaj la revivigxo de Jesuo, sia filo igxita homo, estas la fundamenta pruvo. La apostolo Saulo, eksturmentisto de la kristanoj, naskigxita en Tarso (aktuala Turkujo) el juda farizea familio, tiu grandega propagandisto de la nova fido, kies instruado estas konita de ni per liaj multaj epistoloj skribitaj dum la 50-60 jaroj post Kristo kaj kiujn li sendis al la eklezioj kreitaj al la kvaranguloj de la romana imperio, konfirmos gxin per sia unua epistolo al la korintanoj : 
 " Kaj se Kristo ne estas revivigxita, do estas vana nia instruado kaj antaux vana estas via fido"
Kiel pruvo de tiu revivigxo, li detale elnomas en la sama epistolo la malsamajn vidintojn - kies si mem - al kiuj Kristo ekaperis post sia entombigxo. Oni ne povas esti pli klara kaj tiu fama Saulo el Tarso, li devus fortege esti konvinkita por lasi sian komfortan kaj honorindan farizean posicion tiel turmentisto de kristanoj kaj efektivigi sian vastegan predikoverkon meze de embuskoj, akuzoj, kritikoj kaj mistrakoj el aliaj ortodoksaj judoj, elcxerpantaj vojagxoj, sxippereoj, enprizonigoj kej fine la martirigxo ! Sen Saulo la kristanismo estus probable restita malgrandan varianton de la juda religio, unue destinita al judoj kaj nur tre malrapide kaj  timide propagigxus inter la judaj medioj de la najbaraj provincoj kaj versxajne neniam estus trafinta la centron mem de la romana imperio.
Jen ekaperas la unua kontrauxdirado kaj gxi estas enorma : Cxu tiu nova religio estas destinata de cxiuj, judaj kiel nejudaj aux nur estas reservata al la filoj de Israelo ? Kelkaj apostoloj (notinde Jakobo, la frato de Jesuo) subtenis la juda diferencigo, aliaj (kies Saulo esence) subtenas la malfermon al nejuda mondo. Ne facile akordigxi ! Sed nur estas la komenco de la kontrauxdiradoj ! Pridoktrine, cxio estas eliranta cxiudirekte, cxiu loka eklesio montranta siajn preferojn kaj sian malsimilecon. Kaj unue cxu tiu fama anoncita regxolando estas surtera aux nur cxiela ? La problemo estas, ke Kristo mem kaj siaj apostoloj kredis je la tujeco de la mondfino kaj la renaskigxo de la israela regxolando super la cindroj de la malnova mondo ! Dum la sesaj jaroj, kun la premio de la juda ribelo per Tituso kaj la destruado de la templo de Jerusalemo, malaperas la espero !
La kontrauxdiradoj estas dauxrigontaj plue dum la unuaj jarcentoj kun cxiajinklinaj skribajxoj (notinde la apokrifaj evangelioj kaj cxiuj gnostikaj skribajxoj) kaj naskigxantaj herezoj, kiuj cxefe koncernas la ekzakta naturo de Kristo (Dio mem, filo de Dio, homo-Dio, Dio-homo, ...) . La ekleziaj patroj havos enorman malfacilecon (kelkaj el ili estos mem konsiderataj kiel herezaj !) por elsxovi el literatura fatraso "corpuso" de tekstoj (nomita "Kanono"), kiu korespondis je la "vera fido" kun la tuta arbitreco de tia ago ! Multe pli tarde, la papo mem devos deklarigxi "neerarema" por malpermesi, ke la centrifugaj inklinoj denove triumfu !
Kiam finfine la kristianismo atingos al oficiala statuto de imperia religio dum la kvara jarcento sub Diokletiano, tiu cxi devos kunvoki la faman koncilion de Niceo pro provi (vane aliparte) enordigi la kristanan doktrinon sen cxesigi la multajn kontrauxdiradoj. Ankoraux necesitos multajn konsiliojn antaux, ke la aferoj normigxadu (ofte per la kondamno aux mem la eliminado de la "deviintoj" !) kaj fiksigxu la tempa organizo de la Eklezio !
Intertempe kun la subteno de la imperia instanco, ekde persekutita la nova religio igxis persekutanta por cxio, kio estis fremda el gxi. Inter siaj propraj vicoj, gxi sercxadis cxiajn deviismojn ....dum jarcentoj per krimoj kaj masakroj.
Reprenante unu faman frazon de la pastro Loisy, kiu estis ekskomunikita pri gxi :
        "Jesuo estis anuncinta la regxlando de Dio kaj estas la Eklezio , kiu alvenis"

Eklezio rapide perversigita de potenco-kaj-monoenvio, de superema netolereco, de trostretaj ligoj kun la potenculoj, de potencobataloj, ktp.....
Tamen oni devas krediti gxin por ofte mildigprovi la krudajn moroj de la malnovaj jarcentoj kaj protekti la humilulojn malgraux la teruraj devojigadoj dum ekzemple la amerikaj koloniigoj kaj pliproksime el ni dum la hispana milito kiam unu el gxiaj prelatoj benis kanonon "sur kies detruajxoj flori la evangelio povus" ! aldirinte al la frankista flatado plena indiferenteco por la homa suferado.




Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens