Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
19 décembre 2008 5 19 /12 /décembre /2008 11:54


En tiuj tempoj de konfuzita periodo, kiuj subakvigas la tutmondon en la terurajxojn de potenciala kaj dauxrebla -sed oni el cxiuj esperas gxin - parte evitebla grava ekonomia katastrofo, cxiu povis mezuri lauxsiaskale kaj laux siaj informrimedoj la vastegan prenitan riskon kiam iaj ekonomiaj fortoj elcxenigxas for de cxiaj kontrolmetodoj, malhelpajxoj kaj naciaj aux internaciaj kontrolreguloj.
Ekde tie fari aux refari la akuzon de la Kapitalismo nur estis unu pasxo vigle trapasita per la marxsismaj tutobediencaj butikacxoj, la ekceso de unu flanko cxiam alvokanta la ekceson de la alia flanko.
Senirante gxis pensi, ke ia kapitalismo mortigxis en 2008 (la forgeskapablo de la "Homo economicus" estas stuporiga kaj ne cxesis mirigi nin !) forte probable estas, ke, postsentinte la kanonkuglan venton, la mondestraro atingos relancxi la ekonomian masxinon, malpliigi la plej evidentaj malekvilibroj de la tutmondigxo kaj adopti bonkondutregulojn notinde financajn, kiuj kelktempe sxirmpovos la mondon el nova katastrofo.

Nun sxajnas oportuna la momento por bone komprenprovi la fortojn, kiuj vivigas tiun kapitalismon, kiu estas hodiaux dedicxita al la gemonioj, klinigxi al gxiaj unuaj pasxoj iom arbitre lokitaj dum la dek sesa jarcento, sekvi la malrapidan iradon de tiu homa invento, kreinta ricxecojn kaj malegalecojn, kiu estis lauxvice favorita de faktoroj tiam kulturaj kiam konjunkturaj cxeestantaj aux ekvidigxantaj en la euxropaj societoj.
Unu faktoro el la plej granda graveco aperas dek kvinan jarcenton : Kulturnature gxi estas la efekto de la felicxa koluzio inter la disvolvigxado de la eksperimentaj sciencoj kaj la humanismo elirinta de la Renaskigxo. La Homo, el simpla regato submetita de la materio, de la tuj-kaj-necerta futuro, de la dia rajto el princoj kaj de la religia despotismo, estas denove lokita en la centro de la homa projekto. El viktimo de la destino, li igxas aktoro de la mondo rompante la ligojn, kiuj implikas lin.
La hierarkiaj strukturoj de la spiritaj kaj tempaj povecoj estas brutmaniere enkauxzigitaj kaj tiu liberecogajno estas liberigonta la individuan initiativon kaj ankaux favoronta la disvolvigxon de la kapitalismo.
Dum la dek sesa jarcento, la aperado de la luteranaj kaj kalvinismaj herezoj estas origine de forta kultura faktoro favore al kapitalismo. Efekte, la protestantismo rekomendas la aktivan vivon (negotium) kontraste al la kontemplativa vivo (otium) rekomendita de katolikaj medioj, tio,kio ne mankos krei kun la tempohelpo klivon en la socia kaj ekonomia sinteno de la protestantaj kaj katolikaj sxtatoj. La eksigo de la Eldono de Nanto per Ludvigo XIV la sekvontan jarcenton estos reala ekonomia katastrofo por la franca regxlando pro la elmigrado (profite de najbaraj protestantaj sxtatoj notinde de Prusio) de multegaj protestantaj familioj aktivaj kaj industriemaj.
Cxiam dum tiu fama dek sesa jarcento, oni estas asistonta al la disvolvigxo de financiloj, kiuj havigos la teknikan framon por la negoca bondisvolvado :
                       - La asekurpago, kiu estas permesonta kovri la malproksimajn monsxangxriskojn sen temendi la ruinon aux la bankroton kaze de perdoj, sxteloj, sxippereoj, piratagoj aux aliaj mesaventuroj.
                       - La sxangxletero, kiu estas permesonta la transdonon kaj la mobilizon de gravaj monsumoj bezonloke sen transloki (cxiam tre riskita afero) metalajn monspecojn kaj kiu estas permesonta trakti gravajn komercajn negocojn "sen bolso malligi".
                       - La duobloparta kontado (itala invento), kiu estas dononta koheran kvadron al la kontestrado kaj permesonta korektan estimon de la administrado de la komercaj negocoj kaj ankaux de la entreprenoj.
La kondicxoj tiam estos kunmetitaj por, ke la unuaj negocaj kompanioj povu plidensigi siajn retojn kaj, ke unua internacia kapitalismo aperu danke al (konjunktura faktoro) tiumomentaj transdonoj al Euxropo de altprezaj metaloj (oro kaj argxento) el nova mondo.
Oni asistis dum tiu fama dek sesa jarcento al impresenta urba multplipotencigxo, la kampara mondo grave restadanta en malfrua stato, kiel malkonektita. Cxiuloke, la negocestro igxas necesega por la princoj, ofte nekonsekvencaj kaj iom spertaj en monaferoj. Li estas la kreditoro, la financisto de la princo kaj profitas je sia pozicio por elrabi la komercajn privilegiojn ( ekzemple la monopolo de iaj komercoj) aux mem administraj (kolektado de imposxtoj) tio, kio estas permesonta al li amasi ricxecojn , kiujn li reinvestos en novaj negocoj. La urba burgxaro ne postrestos kaj ankaux implikos sin en pli kaj pli malproksimaj  transakcioj, en pli kaj pli gravaj negocoj. Individue aux per asocio, tiu burgxaro estas partoprenonta kun sia kapitalo al grandaj intersxangxfluoj, kiuj trairas la Euxropon per la grandegaj internaciaj foiroj (Anvers, Berg-op-Zoom, Frankfort, Lyon, ....) tiam apogeaj.
Fine de tiu dek sesa jarcento, oni vidos la gxenovaj financistoj arbitre regi dum unu duonjarcento la internaciajn monintersxangxojn kaj la mon-kaj-kredit-trafikojn.
La bazprincipo de la Kapitalismo tie estas ! kiu konsistas unue enirigi kapitalon en la intersxangxprocezon, longdauxrecigi gxin kaj fruktadigi gxin per la gajno el unuaj intersxangxoj, poste tie aux tie cxi investi gxin por novaj gajnoj en akumulada procezo. Tio evidente ne funkcias cxiufoje kaj multaj estas la rulfaloj, la ekbruegantaj bankrotoj kun multaj kialoj (trograndaj prenitaj riskoj, princomalfavoro, intrigoj, rapidaj merkataj returnigxoj, militoj, nesekureco, ktp ...) sen kontpreni, ke cxiuj batoj tiam estas permesitaj kaj la internaciaj komercoreguloj nur estas balbutantaj tiam ke la biena protektado dependas plejparte de la bonvolo de la princo kaj de lia polico. 
La kapitalismprincipo estos teoriita dum la dek sepa jarcento per du el la plejeminentaj ekonomiistoj Adam SMITH kaj David RICARDO kaj transformita en ekonomian doktrinon adoptitaj almenaux parte de cxiuj euxropaj sxtatoj.
Dum la dek sepa jarcento, la kapitalismo dauxrigas sian vojon malgraux ia gxenerala negocostagnado. La grandegaj foiroj cedas la pasxon al la borsoj kaj la seninterrompaj merkataj placoj. Cxiuloke oni asistas en Euxropo al masiva butika ekflorigo. Iamaniere la kontinua fluo anstatauxigas la perioda arangxo.
Dum la dek oka jarcento, kiu konis gxeneralan ekonomian akceladon, cxiuj intersxangxiloj estas operaciaj. La borsoj dsivolvigxas en urbegoj (Londono, kiu volas konkurenci Amsterdamon, Gxenevo, Parizo, kiu vigligxas,....). La mono kaj la kredito kuras desde unu loko al unu alia, akcelante la deklinon de la tradiciaj foiroj ekcepte en la landoj flankigxitaj de la grandaj negocfluoj. En Anglio ekaperas la "Private market" kontrauxe de la "Public market" kun gxiaj striktaj reguloj kontrolitaj de la urbaj auxtoritatoj.
La "Private market", tio estas la merkato, kiu liberigxas je la hierarkiaj reglamentaj gxenoj, tio estas la anticipata acxetado - fore de la tradicia merkato - de la venontaj produktajxoj (toloj, tukoj, teksadajxoj, diversaj bienoj,....) aux mem de la antauxrikoltoj (kotono, tritiko, lino,....). Tio estas ankaux la ekaperado de komercaj katenoj, auxtonomaj, efikaj, kelkfoje longegaj, utilaj kaj baldaux nepre necesaj al la sxtatoj sed profitantaj senhonte de gxiaj liberecoj por amasi la gajnojn senzorgante de la komuna bono. Tio estas la armita pugno de la kruda kapitalismo, kiu estas esence konjunktura, kiu faras pafojn kaj poste relokigxas en aliajn plimondonajn sektorojn.
Tie oni asistas al la unua fronta kontrauxstaro inter, unuflanke enreguligado kaj mastrumado de la Sxtato kaj aliflanke individua aux asocia iniciativo baze de kapitalo.
Plej malproksime estas ni ankoraux, dum la dek oka jarcento, de profunde disvastigo de la kapitalismo en cxiujn ekonomiajn aktivecojn de la societo (tio okazos dum la du sekvontaj jarcentoj) sed la du grandaj aktoroj de la ekonomia vivo cxeestas. La Sxtato en sia regna rolo por enreguladigo kaj kunordiga organizo de la societo kaj la privata Kapitalismo, efika, oportunema, predema, malamiko de la gxenaj reglamentoj, ekspansiema, dauxrecema, monopolema, potencema kaj cxefe profitema.

Tiuj du aktoroj ja ne cxesis interbatali  !!



Cxefa fonto : Braudel - La dinamiko de la Kapitalismo



Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens