Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
8 décembre 2008 1 08 /12 /décembre /2008 11:57


Grava rimarko
: Tiu esperanta artikolo estas la traduko de fresxdata franca teksto emitita de tiu blogo per la

 

komunumo : "Regards lucides sur le monde"  (Lucidaj rigardoj sur la mondo)

 

Remarque importante : Cet article en esperanto est la traduction d'un récent article publié sur ce blog dans la

 

communauté : "Regards lucides sur le monde"

 

Interesigxi al la rilato inter la ekonomio kaj la homo, tio rezultas esplori la homan kondutadon tra la ekonomia prismo, studi la Homo economicus (genra designo praktika kaj bone respondanta al nia racia simpliga bezono), postiranto de Homo Erectus, Sapiens, Romanus, Gallicus kaj mem Sovieticus.....en siaj pratikaj rilatoj kun la materiajxoj, abstrakto farite de siaj spiritaj kaj neprofitavidaj bezonoj kaj impetoj.

Cxiutempe, nature estis unu parto de "economicus" en la homo.
Li cxiam devigitis krei embrion de ekonomia sistemo, tiom malabunda kiom gxi estis por provizi siajn bezonojn kaj prizorgi sian longdauxrecon (nutrigxi, vestigxi, gardi sin el eksternaj minacoj, postvivi post klimataj katastrofoj, fabriki ilojn, intersxangxi kun aliaj homaj grupoj, organizi la vivon kaj la protekton de sia proksima cirklo, ....)
Tiu organizbezono estis plivastiganta kun la tempo kaj la ekvidado de pli grandaj homaj grupoj, pli malsimplaj kaj pli diversigaj. La trairado desde la homa migrado, kui sekvis la proprajn migradojn de la cxasbestoj gxis la fikslokigxo kun la invento de la agrokulturo estis kuntrenonta la unuan fundamentan sxangxon en la homa kondutado. Kun la unuaj vilagxoj kaj poste la unuaj urboj ekvidis la unuajn civilizaciojn, la unuajn sociajn organizojn kun distribuo de roloj, kvotigo de taskoj kaj do fakigxo de cxiuj aktivecoj.

Kio estas hodiaux la Homo economicus ?
Cxu li evoluis elirinte el tiu dudeka jarcento pli freneza ol la aliaj kaj enirinte en tiu grandbrua dudek unua, kiu ne atendis dum dek jaroj por puntrudi al ni unue enorman financan krizon kaj poste ekonomian ?
Cxu la nova Homo senteble diferencigxas el tiu de la antauxaj tri jarcentoj, kiu vidis la elovigxon kaj la disvolvigxon de la Kapitalismo tiel superstrukturon de la merkata ekonomia sistemo (preskaux tutmonde diskonita ekde la agxfundo) ?

Se estas esenca kaj nerefuzebla diferenco inter la moderna Homo economicus kaj tiu, kiu vivis tri jarcentojn antauxe, gxi estas kontenita de la sciodemokratigo kaj la rajto por cxiu ulo ekzerci sian mem-elektadon kaj sian entreprenemon.
Fakte, tri jarcentoj antauxe, nur parolante pri euxropaj landoj, la regulo estas la absoluta Regxeco (ekcepte notinde por la Anglio kaj tio ne estos senincenda pri la disvolvigxo de la kapitalismo en tiu lando). La naskigxeco cxion superis. Esti bone naskingxinta malfermis al vi cxiujn pordojn kaj unue tiun de la scio, kiun disdonis hejme privataj guvernistoj. Esti kampulido (tio estas proksime 90% de la popolo) fermis cxiujn al vi pro terligado, kies nur estis eble eskapi per la aventuro (armeo, kolonioj, banditismo,....) aux per escepta destino. Aldonante tiun bildon, la katolika Eklezio superis la konsciencojn. imponante al la landanoj kaj speciale al la kamparaj neinstruitaj amasoj tion, kio estis placxa  aux neplacxa al Dio, tra dogmoj kaj kondutreguloj, pri kiuj estis forte nekonsilita videble kontesti ! 
Nenio miriginta do, ke gxis la fino de la dek oka kaj mem dek nauxa jarcentoj, la mensverkoj same kiel la komercaj kaj monaj aktivecoj estis la ekskluziveco de la "bona socio" (korespondanta al la dek procentoj de la tuta popolo trelargxkalkulite). Necesos  la influo de la deksepjarcentaj "Lumières" (Lumpersonoj) kaj la dekokjarcenta potencigxo de la negoca burgxaro kontraux la senokupa kaj negocmalestima nobleco, por kulbuti la malnovan regximon en la historian enfalujon kaj finfine aboli tiun naskigxrajton per la Universa Deklaracio por la homaj kaj civitanaj rajtoj.

Inverse la modernaj tempoj kaj notidinde desde la mezdudekjarcento vidis aperi en cxiuj disvolvitaj landoj gravan mezan socian klason, instruitan, ofte entreprenantan, eksprimantan en tutaj aktivecaj kampoj siajn  kvalitojn kaj profitantan de la fama "socia lifto", kiun havigis al gxi la lernadoj kaj la scio-akirado. Tiam oni vidis laboristaj filojn aux instruistaj filojn atingi la sxtatsupron kaj la negocsupron aux brili en la sciencoj kaj la artoj. Samtempe la kampara mondo vakigxis por nur representi tiuepoke kelkajn procentojn de la plena majorite urbigxita landanaro.
Oni povas do aserti, sen granderara risko, ke la nuntempa Homo economicus, statistike plibone instruita, grandparte liberigita je la religia kaj rita sklaveco, formita de la kritika cerbumado kaj de cxiaj teknikoj, estas multe pli armata ol siaj antauxuloj por majstri la ekonomian sciadon (kaj do, oni penspovos, mastrumi plibonscie sian propan agadon kiel ekonomia agento).... sed tiu sciado, cxu por tiom li mastrumas gxin ?
Samtempe, ke la Kapitalismo, desde la deknauxa jarcento, tegis la tutajn sektorojn de la merkata ekonomio, la grandega (per gxiaj efektoj) marksisma ideologia noceco, bazita de malvera  ekonomia teorio sed kiel altigita kaj justigita de la ekcesoj mem de la kapitalismo, kaptis multajn mensojn, pli sentemajn al la justecaj kaj egalecaj ideoj ol la ekonomia performanco. La rezulto de tiu ekonomia ideologio estis la superregxado per la sxtata terurado de granda parto de la Euxropo poste parto de la Azio dum la plejparto de la dudeka jarcento, antaux ke gxia neevitebla ekonomia disfugxego (ekcepte en Cxinio, kie la komunista nomenklaturo elpensis kuriozan "sxtatan socialisman kapitalismon" kun impresantaj ekonomiaj rezultoj) jam redonis gxiajn rajtojn al la merkata ekonomio.
Sed same kiel la historiaj lecionoj nenion utilus, tiu marksisma spirito, malamiko de la libera entrepreno kaj de la individua iniciativo estas for de sia malaperito. Gxi cxiam havas sian pozicion dum la socialismaj kongresoj same kiel en la instruado kaj la universitariaj medioj kaj sia influado sur la publika opinio staradas forta. La kapitalismo cxiam estas tie maskita de misfara diablo, cxiafare preta por amasi ricxecojn, ekspluati la bonan popolon kaj forjxeti lin en la mizeron !  Unu politika partio "anti-kapitalisma" jxus estas kreita en Francio (sed kio povas hodiaux signifi tian nomon ? Temas pri forjxeti la kapitalismon for la merkatan intersxangxon sekigante la fontojn por la necesaj financaj investoj ? Nur temas pri batali kontraux la maljustecoj, kiujn gxi produktas ? Bone kasxita misterio malantaux vortdiluvo kaj demagogiaj anatemoj !) kaj la bonfaroj de la merkata ekonomio nur estas rekonitaj kovritvorte per la socialismestroj pli senpenaj kun la esprimoj tiel regulado, reglamentado, sxtatigado, publika sektoro, publika potenco,....la plej granda dangxero laux iliaj vidmanieroj sxajnante estas la ricxigxado de la entreprenulo elspeze de siaj laboristoj kaj de siaj klientoj, kiu devas esti malpermesita delokalizi aux foriri, malbonricxcoj faritaj, for sunaj cxieloj !!

La kapitalisma sistemo, en sia plej nuntempa versio, kun la eksaltoj kaj malekvilibroj de la tutmondigxo, kun la fresxdata ekvidado (maksimume dudek jaroj) de frenezekscesa financa industrio, kontrolkonturinta kaj iginta bolsojn tiel  kazinojn antaux rezulti en kaoso kaj disfugxego por la internacia banka sistemo, estas hodiaux tiom diskreditigita en la publika opinio, ke per natura pendolreturniro la sxtata intervenigxo kaj direktismo retrovas bondangxerajn kapabloj, kiujn oni kredis se ne forgesitajn almenaux longdauxre forigitajn.
La moderna Homo economicus tiel gluajxita en dialektiko konstrauxanta sxtaton kontraux ulon, direktismon kontraux liberecon aux initiativon kontraux protekton, sxajnas hodiaux for de generala konsento, sur kiu povus konstruigxi la regulojn de socia kaj tutmonda merkata ekonomio, staranta la homon kaj ne la monon en la centro de komuna projekto kaj aljunganta la potencialajn malbonagojn de la tutpotenca kapitalismo sen rompi gxiajn impetojn. La progresoj en sciado kaj klereco bone sxajnas kontrauxbalancitaj de la kompleksecigxo de ekonomia fenomeno brakumante nuntempe la  tutmondon.

Kompare kun sia pre-moderna antauxulo, la nuntempa Homo economicus havas do la superecon de pligranda kaj plidiskonigita sciado, de multe pli respektita mem-elektado , de rekonita kaj kelkfoje enkuragxigita rajto por individua entreprenado.
Jen tio, kio estas plej bona !...Ecx se tiu avantagxo gvidas nian bravan Homon economicus gxis la emocia kaj povre ridinda konstato de lia neebleco decxifri ekonomian sistemon, igxitan planedan kaj terure kompleksan !!


La leganto eltiros el tiuj kelkaj cerbumajxoj la konkludoj, kiuj trafaj sxajnos al li.



Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens