Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
26 novembre 2008 3 26 /11 /novembre /2008 14:34



Grava rimarko : Tiu esperanta artiklo estas la traduko de fresxdata franca teksto emitida de tiu blogo per la

 

komunumo : "Regards lucides sur le monde"  (Lucidaj rigardoj sur la mondo)

 

Remarque importante : cet article en esperanto est la traduction d'un récent article publié sur ce blog dans la

 

communauté : "Regards lucides sur le monde"

 

 

Tiu paradoksa ekonomia nocio estis elpensita de Josefo Alois Schumpeter, naskingxinta en la auxstra-hungara imperio apud la fino de la dek nauxa jarcento kaj mortinta en mil nauxcent kvindek - vidu foton cxi-sube - post ekonomiista kariero cxe la Universitato Harvard. Li estis la unua ekonomiisto elparolinta la ideon de Kreanta Detruado en mil nauxcent kvardek du, zorginta gxin pri la ekonomia argumentado kaj teoriginta gxin kun la helpo de teknikaj novigadaj ekzemploj, kiujn donis al li la unuajn grandajn usonajn industrikapitanojn tiel John Ford.

 

Kiel multe da fortaj ideoj, la Schumpeter-a ideo estis tute simpla :

 

Merkata ekonomio sencxese ene relancxas sin dejxetante la malnovajn deklinantajn sektorojn kaj regvidante siajn ricxfontojn en novajn novigadajn kaj pliproduktajn sektorojn.

 

 

 

 

  Sxajne estas paradoksa tiu nocio cxar gxi asocias du ideojn (detruado - kreado), kiuj por la huma menso estas la neado unu la alian. Por gxia bona kompreno, necesas asocii kun gxi la esencan nocion de novigado.

En la malproksima estinto tiu fama kreanta Detruado ne estis necxeestita. Okaze de teknikaj novidajxoj, certe maloftaj - tio, kio donis tempon por "digesti" la novajxojn kaj ne endangxerigis krude la nesxangxeblecon de la aferoj kaj de la socioj - ekvidis novaj iloj aux produkrimedoj, novaj teknikoj (kreada nocio), kiuj anstatauxis kaj kadukigis (detruada nocio) la malnovajn procedojn aux permesis mem fari ajxojn antauxe konsideritajn tiel neeblajn.

Jen kelkaj ekzemploj :

- La fera metalurgio, kiu anstatauxis la bronzan metalurgion dum la antauxhistoriaj tempoj.

- La senfine Arkimeda  sxrauxbo anstatauxinta la brakforton aux la brutforton kaj ankoraux uzata nun por multaj ekstraktprocedoj.

- La etambot-a sxipdirektilo (asociita kun "kline" sxipokonstruado), kiu permesis altmaran navigadon kun la konstruado de altflankaj sxipoj kaj la malproksimajn marajn intersxangxojn kun la anstatauxigo de la marborda navigado.

- La metalsokla plugilo, kiu anstatauxis la malnovan lignofaritan roman plugilon (kiu nur surface skrapis teron) tiel permesinta returni pezajn kaj dikajn terojn, kulturebligi pli senpene kaj kreskigi agrokulturon en multaj regionoj.

- La elpensado de la blovita vitro, kiu permesis la anstatauxadon de potajxoj por la hejma enkondicxmetado kaj konsumado.

Ktp... sen paroli pri la privilegia tuttempa novigada fako de la militaj agadoj !!

 

Estis cxiufoje sed per forte progresiva maniero, la necesan tempon por la malrapida disvolvigxo de la novajxoj, la ekvidado de novaj metioj kaj do novaj oficoj, kiuj koincidis kun la parta aux plena malapero de aliaj metioj kaj aliaj oficoj sed kun la kreskinto de la entuta efikeco (manipulebleco, malpezeco, plibonfunkciecoj, disvolveco, kosto,....) de la produktado oni povis mezuri progreson kaj plibonigxon por la homa aktiveco. 

 

Kun la abundeco de la unuaj sciencaj inventoj , kiuj karakterizis la dek okan kaj dek nauxan jarcentojn, la problemo sxangxis je dimensio kaj la rapideco de la sxangxoj okazita de pli gravaj eltrovoj (karbo-fero-fandado, vapormasxinoj, elektro, interalie..), la aperado de la industria procezo (en Anglio unue) adiciis al Schumpeter-a fenomemo la nocion de adaptigxo, ligata mem al la nocio de necesa tempo por enverkmetado.

 

Unuafoje en la homa historio, la schumpeter-a fenomeno estis sxokigxonta al la rigidajxoj, inerciajxoj kaj pezantajxoj de ankoraux elementa ekonomio, kiu eniras en sian pre-industrian periodon. Tiu sxoko estis kelkfoje brutala kaj violenta. La novaj fabrikejoj necesis brakojn, kiujn oni elsxiris el la agrokulturo (kiu gxi mem rapide industriigxis, cxefe en Anglio, kun deposedo de la malgrandaj farmistoj profite de grandaj farmekspluatejoj) cxar la laborauxtomatigo estis nur tiam balbutanta. Oni estis vidpovonta kreigxi, cxe minejoj kaj altaj fornoj, homaj amasoj kun penigaj kaj nefirmaj vivkondicioj, humtero de la futuraj laboristaj luktadoj kaj ideologioj pri klasluktadoj. Aliloke la laboristoj detruos la novajn teksmasxinojn, taksataj kiel kulpaj je likvidi iliajn postenojn..... La brutala kapitalismo de la dek nauxa jarcento, per la akumulado kaj la mobilizado de la kapitalo investita en la estimitaj plej mondonaj aktivecoj ( fervojoj, sxipaj konstruejoj, logxkonstruajxoj, infrastrukturoj, grandkomercio,....) estis akcelonta la evolucirapidecon de multaj metioj kaj la malaperon de multe da aliaj sed ankaux modifi profunde la strukturojn de la socio, kiu estas komenconta neinverseblan iradon al tiam nekonita kiam neantauxvidebla futuro car ne plu bazita de la homa memorigo sed de la homa novigadkapablo.

 

Desde la dua parto de la dudeka jarcento, grandege akcelitaj de teknologiaj progresoj danke al la dua tutmondmilito, la schumpeter-a fenomeno estis invadonta cxiujn kampojn de la homa aktiveco gxis farigxi la esenca regulo de tuta materiala evolucio, gxis konstitui mem la centran dinamicon de la moderna kapitalismo.

 

 Inter la unuaj grandaj famaj ekzemploj de malapero de aktivecaj sektoroj, oni citos la Morse-telegrafteknikon, kiu konocis sian apogeon dum la tridekaj jaroj antaux esti anstatauxita de teleskribantoj poste de telefono kaj telekopiilo. Unu alia fama industria ekzemplo estas la anstatauxigo de la blankfera skatolo dum la sesdekaj jaroj per la aluminia skatolo kun gxia lingveta aperturo, kiu liberigis je malfermilo. Cxiuj trinkajxaj perantoj adoptis gxin startinte la deklinigxon de la siderurgio por la nutra pakajxo. Pli proksime el ni, dum la okdekaj jaroj, subefekte de la dereglementado starigita de la usona prezidento Ford, cxeestis la malkonstruado de la "dinauxzoro" ATT, la aparado de la persona komputiko kaj de la mini-komputiko konstrauxstariginte la centrigan komputikon kun gxiajn famajn "mainframes" notinde tiujn el IBM, eksplodo da kompaniaj fusiajxoj, acxetajxoj kaj restrukturigoj kiel neniam vidite en la estinto.

 

Finfine la masiva disvastigo en cxiuj aktivecaj sektoroj de la informada teknologio okazigis la eksplodon nomitan "High Tech" dum la nauxdekaj jaroj kaj frenezan akceladon, dum notinde la "interreta veziko", de la schumpeter-a fenomeno kun cikloj de kreado-disvolvigo-malapero de kompanioj kaj kapitalaj mobilizadoj transpasante la komprenon.

La procezo de la kreanta detruado estis efekte signife akcelita de la nova kapablo de la kompanioj kunmeti kaj disvastigi informadon, la kapitaloj tiam forlasantaj multe pli rapide la entreprenojn kaj industriajn sektorojn estimitajn iom novigantajn profite de tiuj pintaj.

 Tiel okazis nekredeblaj situacioj kiel la borsa kapitaligo de la kompanio Google atinginta dekunufoje la borsan kapitaligon de General Motors, la  industria giganto de la auxtomobilo !

 

La fenomeno de la kreanta detruado atingis tielmaniere sian apogeon dum la lastaj jaroj de la dudeka jarcento, aportinte al la mondo unu duonan jardekon de kreskado (la plej longa ekonomia eksplodo dum la moderna epoko) inter la frenezo de la necxesantaj restrukturigoj, de la kreado-malapero de kompanioj, de la eksplodo de la risko-kapitalo, de masivaj tutmondaj kapitalaj transdonoj al la sektoro "High Tech", de forta altigxo de la produktkapableco, de akcelita malmaterialiigxo de la ekonomio, de frenazaj borsaj altigxoj, de potencigxo de reala financa industrio progresive dekupligxinte de la reala ekonomio.....

 

La fama "neraciema jubilado" de la financaj merkatoj, priskribita de Alan Greenspan kaj potence subtenita de la nov-liberala deregado, estis irante. La infera masxino de la tutmonda ekonomio forfugxis el tuta kontrolado kaj estis kononta la nunan "big crunch" (1.500 miliardoj da dolaroj "vaporigxitaj" kaj pli aux malpli fortan regreson laux la nacioj gxis 2010) iniciitan de la krizo de la "subprimes" en 2007.

 

 

 

 

Fonto : "Le temps des turbulences" de Alan Greenspan

 

              " The Age of Trubulence : Adventures in a new world "  -  The Penguin Press, New York 2007

 

 

Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens