10 novembre 2008
1
10
/11
/novembre
/2008
13:05
Jen kelkaj mesagxoj retsenditaj de esperantistoj :
Gratulon Sinjoro Prezidento!
En la nomo de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo akceptu miajn
gratulojn kaj bondezirojn!
Mi deziras al Vi sukcesan prezidantecon, al la usona popolo kaj al la tuta
mondo pacon, justecon kaj sekurecon!
Sincere,
D-ro Lajos Molnár - Budapest, Hungario
---
Kara kaj estimata Prezidanto Obama,
Mi kore gratulas vin pro via historia venko, kiu estas venko de la tuta
usona popolo, kiu nepre bezonis ŜANĜON en la politiko de sia lando.
Mi ne estas usonano, mi estas italo, tamen mi ĉi nokte tute ne dormis, nur
por vivi kune kun la Demokratoj kaj la tuta usona popolo vian "election
night". Fine, kiam estis la 6a matene ĉi tie en Italio, mi estis tre laca, tamen mi
ĝojis kiam mi finfine povis aŭdi vian postvenkan paroladon: mi ja havis la
impreson ke nun ne nur ŝanĝos Usono, sed la tuta mondo. Precipe viaj vortoj
favoraj al la rajtoj al la instruado kaj al sano, favoraj al la malpli
bonstataj tavoloj de la socio, favoraj al internacia diplomata kunlaborado kaj al
paco, favoraj al definitiva forigo de antaŭjuĝoj kaj
klasaj/rasaj/etnaj/seksaj/reli giaj/sekselektaj disdividoj ene de la socio, vere favore impresis min.
Mi deziras al vi kaj al tuta via skipo, precipe al via edzino, bonan laboron
por pli justa Usono kaj por pli paca mondo.
Amike salutas vin,
Andrea FONTANA - Instruisto - Italio.
---
Tre karaj amikoj,
Kompreneble ni estas ege feliĉaj! Eĉ ploris mia kunulino pro ĝojo kaj eĉ
mi preskaŭ ploris! Certe ĉivespere ni (celebros) pro ĝojo, amo, fiero por ame
festi tiun gravan eksterordinaran neimageblan eventon: juna inteligenta
prezidento por Usono kaj por la mondo! Dio benu S-ro Obama, lian familion, Dio
benu Usonon kaj la usonanojn. Tio instigas nin labori por plibonigi nian vivon
kaj la vivon de niaj plej malriĉaj najbaroj eĉ kiam la najbaroj vivas
malproksime. Do ni kune, samtempe laboru por solidareco en la mondo, por pli justa
kaj demokrata mondoj. Vivu libereco kaj frateco!
Amike,
Jean Claude - Francio
---
Al la senatano Barack Obama, estonta prezidento de Usono, al viaj familianoj
kaj al Via kampanja teamo
Elkore ni esperantistoj el Zagrebo, la ĉefurbo de la Respubliko Kroatio
grastulas pro Via venko!
Via venko atestas ke en via ŝtato, Usono venis la tempo pri kiu d-ro Martin
Luther King povis nur diri: Mi havas revon!
Jes, eble venis tempo por sekvontaj pli grandaj ŝanĝoj en la mondo. Ni
esperantistoj revas, ke post Via esperant-lingva kampanja teksto por la
prezident-kandidato de Usono, ankaŭ malfermis pordo por ni – sonĝo – lernante kaj
parolante Esperanton, ni povus interkompreniĝi egalrajte, rekte kaj senpere.
Egalrajte sen ia privilegio aŭ dikriminacio en komunikado. Estu tio la unua paŝ
o por ke la monda loĝantaro iru kune antaŭen. Iru antaŭen ne nur riĉaj,
grandaj kaj monpotencaj ŝtatoj, sed ankaŭ ŝtatoj kaj popoloj sur ĉiuj
kontinentoj.
Ni en Kroatio, scias kio signifas la batalo por la ŝtato, por la teritorio,
por la historio kaj por nia lingvo kaj per la lingvo.
Ankoraŭfoje elkoregan gratulon al Vi kaj Viaj familianoj kaj al Via teamo!
Je la nomo de ĉiuj esperantistoj,
Radenko Milošević, prezidanto
---
Gratulojn, prezidanto Barack Obama. La Esperanto-parolantoj tra la mondo
estas alia grupo, kiu atendas ion de vi. Se vi volas scii, kion ni atendas,
demandu unu el la aktivulinoj en via aktivularo: Martha Cardenas .
Sincere,
Renato Corsetti - Komitatano de la Monda Esperanto-Organizaĵo
---
Unue mi volas ripeti mian gratulon al sinjoro Obama pro lia elektiĝo.
Sendube estis por li jam longa revo preni sur sin la taskon gvidi usonon. Ĝi
realiĝis.
Por antaŭaj prezidentoj estis revo malpermesi sklavecon en usono kaj en la
ceteraj landoj de la mondo. Ili (almenaŭ grandparte) sukcesis.
Aliaj prezidentoj revis pri usonano sur la luno. Tio realiĝis.
Iuj revis pri disfalo de muroj inter popoloj, ne nur tiun en Berlino. Tio
realiĝis, almenaŭ parte.
Iuj, inter kiuj Zamenhof, revis, ke ĉiuj homoj povu interkompreniĝi. Tio
eblas kaj jam pli ol 120 jarojn realiĝas inter Esperantistoj.
Jes, estimata sinjoro Obama, eblas faligi la murojn kaj barilojn inter
popoloj. Faligi la lingvajn barilojn inter ĉiuj popoloj de la mondo ne estas
maleblaĵo. Jam multe helpus helpeto viaflanka!
Usona prezidento estas potenca persono. Vi kapablos realigi revojn! Multan
sukceson!
Leo de Cooman - Belgio
Fonto :