Overblog Suivre ce blog
Editer l'article Administration Créer mon blog
29 avril 2008 2 29 /04 /avril /2008 11:40
 

Averto : Tiu artiklo, dedicxita de la komuneco "Vivu Esperanto", estas la sama kiel tiu publikigita fresxdate en la komuneco " l'actualité sans prise de tête" kun la sekva titolo : " Une solution linguistique réaliste pour l'Europe"

Estis plurfoje evokita la neceso de komuna komunikadilo por la Euxropa Unio, interalie en du fresxdataj artikloj de la dua kaj la dekkvina de aprilo. La rapida foriro de multaj lokaj dialektoj same kiel la refavorigxo de regionaj lingvoj longtempe sufokitaj per naciaj subpremintaj politikoj pledas pri komunikadilo, kiu estus samtempe neuxtra vidalvide la cxeestaj lingvajxoj kaj kiu favorigus la praktikon de la lingvoj oficiale rekonitaj kaj nerekonitaj per la Euxropa Unio.
Mondonivele la statistikoj indikas, ke meze de la sep mil cxeestaj lingvoj, pli ol tri mil estas uzitaj per malpli ol dek mil personoj kaj komdamnataj malaperi dum la dudek unua jarcento. Malsupernivele, en Euxropo, meze de la cent dudek tri censitaj, pli ol la duono estas en malfacila pozicio kaj cxirkaux tridek estas en proksima estingado. La esplodo de la intersxangxoj, al kiu ni spektas hodiaux, same ke la mallongigxo de la interkulturaj distancoj estas havontaj teruran laminatefekton pri la vidmanieroj, la kulturoj kaj la lokaj lingvajxoj, kies relativa apartigado kaj longdauxreca volo permesis gxistiutage la transvivadon.
Lauxkoncerne la Euxropo, kiu elektis por la mallongtempo, la plurlingvan vojon kaj malgraux la hazardaj sukcesosxancoj  - videble fresxdatan artiklon laux tiu temo - necesos forta euxropkomuna politika volo kun la fortigo de naciaj efikaj politikoj por firme teni la elektan kabon kun la cxiamnuna risko nememvole favori la anglan lingvon jam reganta en la internaciaj intersxangxoj kaj kies plifortigo nur povos laminati kaj margxenigi la aliajn euxropajn lingvojn.

Realeca politiko por la longtempo devus respondi al la sekvaj trudadoj :
              - Elekto de komuna kaj neuxtra komunikadilo, evitante cxiun tension, superregadon,  frustracion kaj refuton cxe la euxropaj popoloj.
              - Elekto de simpla ilo (fonetike, gramatike, vortare, vortkonstruajxe, frazkonstruajxe), kiu permesus rapidan lernadon.
              - Solvo al la kruca problemo de la kunligo inter lingvo akj kulturo.
              - Akirado desde la primlernejo sed ankoraux de la adoltoj, per la konstanta, organizita aux memvola, trejnado, de la bazoj kaj majstreco de tiu komuna komunikilo
              - Propedeuxtikaj kaj rekonitaj kvalitoj de la komuna komunikadilo, faciliganta kaj kuragxiganta la akiron de novaj regionaj kaj naciaj lingvoj.

Fakta nuna kaj sen "a priori" ekzameno montras, ke respondanta ilo al tiuj kriterioj ekzistas ...desde pli ol unu jarcento !
Ne temas pri nova lingvo cxar gxi estas vivanta desde1887 ! Gxi havas historion, kulturon, kiu kreskigis crikaux si la produkton de multaj originalaj verkoj sed ankaux de multegaj tradukoj. Tiu lingvo funkcias kaj gxi estas uzita cxiutage cxiemonde per kelkaj milionoj parolantoj. Desde gxia kreado, gxi disvolvigxas kaj kreskigas gxian largecon. Ekzemple, la komenca vortaro konceptita de gxia kreinto komprenis 900 radikojn. Nun gxi posedas 16.000 radikojn cxar cxiu teknika kaj profesia diferencigo kreis en gxi sian propran vortaron, generale laux la plej
diskonitaj radikoj en la euxropaj lingvoj kaj tio subkontrole Internacian Akademion tiel, ke la lingvo aplikigxu al cxiuj agadsektoroj.
Gxia simpleco kaj gxia potenco estas lauxditaj per cxuij, kiuj serioze ekzamenis gxin. Al granda gramatika simpleco (dek ses fundamentaj reguloj, sen escepto) gxi asocias remarkindan leksikan potencon per la uzado de la algluigxo (asocio al radiko de nevariaj kaj sensokonstantaj afiksoj, evitante la fenomenon de polisemio ( multobla senso de unu vorto aux unu vortgrupo - oftfoje renkontita ekzemple en la angla lingvo) kaj tiel farante lingvon kies lernadfacileco estas estimata
faktore 10 kompare de plejmulto de la naciaj lingvoj.
La kreinto de tiu lingvo, tamen el slavjuda origino, sed kiu konis dek euxropajn lingvojn krom la juda, volis konstitui gxin esence el la romanogermanaj lingvoj, ricxaj kun la vokaloj kaj cxiuj pli malpli derivitaj de la latina lingvo. Pro tio, ke gxi havas 60% latinajn, 30% germanajn kaj nur 10% slavajn radikojn kaj gxi pli pensigas al la franca, itala aux hispana ol la angla, germana aux rusa lingvoj.
Gxia kreadprincipo fakte estas proksimume de tiu el la modernaj naciaj lingvoj kvankam gxia procezo korespondas al la humana inteligentirmaniero mallongtempe tiam, ke nacia lingvo korespondas al tiom natura, kiom politika uzadirmaniero trelongperiode. Prenu la ekzemplon de la moderna franca lingvo, naskingxinta de politika decidajxo : La dekreto de Villiers-Cotteret en 1539 el regxo François Unua, kiu imponis gxin por la administraj dokumentoj (anstatauxe la latina), transforminte gxin
de facto en oficiala nacia lingvo por la tuta teritorio, tio, kio dauxris pli da kvin jarcentoj, tiom forta estis la rezisto de la regionaj lingvoj ! Sed tiu epoka franca lingvo estis
romida lingvo, gxi mem sintezio influita de la politikaj fortoj kaj de la graveco de la
lingvoj de "oï" (pikarda, normanda, burgunda,...) kaj de "oc" (provenca, akvitania, ktp...)
Unuparte do, pripensita, logika sintezio konstruita de simpleco kaj rigoreco kaj aliparte farema aglomerado atentante de fortkomparoj de la aliaj cxeestaj lingvajxoj, de politika fluktuanta povo kaj de cxio, kion povas dreni la uzado plurcentjare (  ortografaj kaj elparolaj nekoheradoj, multoblaj gramatikaj kaj semantikaj neregulecoj, lokalizitaj kaj malnovaj esprimoj, ...)
Tiu lingvo estas Esperanto, pripensita, kohera, logika lingvo, kiu havas nenion artefaritan cxar naskigxinta el niaj euxropaj lingvoj , lingvo tiom ricxa kiom tutalia kaj plurfoje pli, lingvo, kiu kuntiras la superregadon de neniu popolo , apartenanta al neniu cxar al cxiu, lingvo, kiu malfermas la aceson al tutaj kulturoj en la respekto de cxiu.
La esperanta lingvo malfermas la vojon por la malkovrigxo kaj la partigo de cxiuj kulturoj, kies multaj estus ignoritaj sen gxi ! Kiel percepti, ekzemple, la fantastan kaj legendan poezion de finnina sagao aliamaniere de la traduko de esperantista eldondomo ( 150 estas tramonde hodiaux, ofertante pli da 30.000 titoloj) ?
Lauxdemande cxu gxi povas konstitui ponton inter multlingvismo kaj civitaneco, la respondo pozitiva estas. Necesas la Euxropo identigitan lingvon, saltotabulo por euxropa civitaneco kaj kiel plejbona portilo, ke lingvo konstruita el gxiaj plejgravaj propraj lingvoj ?
Tiu rolo do povas sinsxargxita per la esperanta lingvo, kiu garantias al cxiu euxropa civitano tutan lingvistikan neuxtrecon kaj egalecon,  nepre necesa kondicio por auxtentikaj inter-euxropaj intersxangxoj finfine dekompleksitaj kaj ne plu sube de nacia ajn lingvistika superado.
Ankaux ponto al multlingvismo estus cxar, danke al gxiaj propeuxdikaj kvalitoj kaj al gxia lernadfacileco, gxi faciligas kaj kuragxigas aliaj lingvaj akiradon.
Restas finarangxi la problemo de la legitimeco de la esperanta lingvo kompare al la angla, jam forte establita kaj interalie kiel dua lingvo por la plejmulto de la euxropanoj. Sen refuti la cxeestan situacion, sxajnas evidente, ke forta memvolista ago  estus necesa el la Euxropa Komisio lauxforme unue informad-kaj-klarigkampanjoj de la sercxadataj celoj, evitante cxiun frontan konflikton kun la nuna superada lingvo klarigante, ke far-permeso havus longtempe neakcepteblajn konsekvencojn por la Euxropa Unio kaj cxiuj el gxiaj landanaroj.

Klara estas la kultura esperantmesagxo. Neniel gxi celas elpusxi la cxeestajn lingvojn kun la kulturoj kies ili estas subtenantaj. Gxi nur deziras alporti al la civitanoj politikneuxtran kaj lernadfacilan komunikadilon.

Restas al euxropaj Establoj akcepti tiun mesagxon kaj al la kolektiva konscio eliri el sia fatalista apatio pri sia komunparolumo !



Partager cet article

Repost 0

commentaires

Présentation

  • : le blog pauledouard
  • : Blog d'intérêts variés concernant l'économie, la politique, l'histoire, l'Esperanto, les sciences, l'astronomie, les souvenirs
  • Contact

Profil

  • Pauledouard
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie
  • Ingénieur retraité. professeur d'Esperanto via Internet. Nombreux pôles d'intérêt: Actualités économiques, politiques, internationales. Histoire. Sports. Nouvelles technologies. Astronomie

Recherche

Liens